Carl Friedrich Gauss
| Johann Carl Friedrich Gauss | ||
|---|---|---|
|
Johann Carl Friedrich Gauss |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Johann Carl Friedrich Gauss | |
| Dato de naskiĝo | 30-a de aprilo 1777 | |
| Loko de naskiĝo | Braunschweig | |
| Dato de morto | 23-a de februaro 1855 | |
| Loko de morto | Göttingen | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 77 | |
Johann Carl Friedrich Gauss (minuskle skribita Gauß, PIV-e Gaŭso) (naskiĝis la 30-an de aprilo 1777 en Braunschweig, mortis la 23-an de februaro 1855 en Göttingen) estis germana matematikisto, fizikisto, astronomo kaj geodeziisto
Ekinteresiĝinte pri matematikaj problemoj li forlasis la studon de klasikaj lingvoj kaj studis matematikon en Göttingen. En sia doktora disertaĵo li pruvis la faman fundamentan teoremon de la algebro dirantan, ke ĉiu algebra ekvacio (= ĉiu polinomo ne konstanta) havas solvon (en la kompleksaj nombroj).
En 1807 Gaŭso iĝis en Göttingen profesoro pri matematiko kaj, pro sia intereso kaj siaj sukcesoj pri astronomio, ankaŭ direktoro de la astronomia observejo. Li restis en tiuj pozicioj ĝis sia morto kaj faris multajn gravajn eltrovojn, sed ankaŭ okupiĝis praktike pri fiziko kaj tekniko. Interalie li kun Wilhelm Weber en 1833 konstruis la unuan elektromagnetan telegrafon (tri jarojn antaŭ Samuel Morse).
La lastaj germanaj dek-markaj biletoj (antaŭ la enkonduko de la eŭro) montris portreton de Gaŭso.
Vidu ankaŭ[redakti]
- Gaŭso (mezurunuo)
- Gaŭsa lemo
- Gaŭsa distribuo (normala distribuo)
- Gaŭsa leĝo (elektrostatiko)
- Teoremo de Ostrogradskij-Gaŭso