Gawain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gawain
homo eble fikcia • legenda figuro • literatura rolulo
Verko Unidentified Flying Oddball
Le Morte d'Arthur
Siro Gawayn kaj la Verda Kavaliro
Wigalois
Four Branches of the Mabinogi
Ywain
Rolita de John Le Mesurier
Informoj
Sekso vira
Okupo kavaliro
Patro Reĝo Lot
Patrino Morgause
Gefratoj AgravainGaherisGareth
Infanoj Wigalois
vdr
Gawain kaj la Verda Kavaliro.

Gawain, nevo de Reĝo Arturo.

Li estis filo de Reĝo Lot de Orkney kaj Morgause, kaj frato de Agravain, Gaheris kaj Gareth. Li estis ankaŭ frato aŭ duon-frato de Mordred.

Gawain aperas tre ofte en la Artura literaturo, kaj klare estis tre populara heroo. Multaj mezepokaj romancoj pritraktas liajn aventurojn. Ĝenerale li estas kuraĝa kavaliro, tamen viro kiu pli ŝatas mondajn aferojn ol religiajn. Li estas alloga al damoj, kaj ĝuas multajn am-aferojn, kiujn kelkaj romancoj burleske priskribas. Dum la serĉo por la Sankta Gralo, kvankam li havas purajn intencojn, li ne kapablas agnoski siajn kulpojn kaj estas tro memcerta. En The Wedding of Sir Gawain and Dame Ragnelle (La Geedziĝo de Kavaliro Gawain kaj Damo Ragnelle), liaj lerto, virto kaj respektemo al virinoj liberigas sian estontan edzinon de malbeno kiu malbeligis ŝin.

En la grava aliteracia angla romanco Sir Gawain and the Green Knight (Kavaliro Gawain kaj la Verda Kavaliro), la mistera Verda Kavaliro venis al la Artura kortego, kie Gawain akceptis defion kaj senkapigis lin. La Verda Kavaliro trankvile enmanigis sian kapon kaj devigis Gawain renkonti lin post unu jaro kaj unu tago ĉe la Verda Ĉapelo, por esti li mem senkapigata. Gawain faris longan vojaĝon tien. Survoje li alvenis al la bela kastelo de Bertilak de Hautdesert kaj lia belega edzino, kiu malsukcese klopodis delogi lin. Fine li denove renkontis la Verdan Kavaliron, kiu nur vundetis la kolon de Gawain, kaj poste eksplikis ke li estas fakte Bertilak de Hautdesert kaj ke la tuta afero estas komploto de Feino Morgane, la malamiko de Arturo. Honte Gawain revenis al la kortego, portante verdan skarpon, kaj, por forigi lian honton, Arturo komandis ke ĉiu kavaliro portu verdan skarpon.

Kiam la kavaliroj de Arturo konsciis ke Ginevra havis am-rilatojn kun Lanceloto, Gawain petis ke lia frato Agravain ne spionu Ginevran, sed tiu ignoris la konsilon. Kune kun Mordred Agravain malkaŝis la am-aferon de Lanceloto kaj Ginevra. Poste Arturo petis, ke Gawain kaj liaj fratoj defendu la ŝtiparumon de Reĝino Ginevra. Gawain rifuzis, sed la aliaj senentuziasme konsentis, kvankam ili diris ke ili ne portos kirasojn. Gareth, Gaheris kaj Agravain mortis kiam Lanceloto kaj liaj kavaliroj savis Ginevran. Pro tio Gawain tiom koleris ke li devigis Arturon invadi Francion kie situis la bienoj de Lanceloto. Dume Ginevra restis en Anglio, kaj Arturo konfidis ŝin al la protekto de Mordred. Tiu, tamen, komplotis kapti la anglan tronon kaj edziĝi al Ginevra. Aŭdinte raportojn pri la perfido de Mordred, Arturo kaj liaj kavaliroj revenis en Anglion. Iuj diras ke Gawain mortige vundiĝis dum batalo kun la armeo de Mordred, kaj, mortante, skribis al Lanceloto por peti kaj pardonon kaj lian subtenon por la lukto kontraŭ Mordred.

En Gesta Regum Anglorum (ĉ. 1120), Vilhelmo de Malmesbury diras ke la tombo de Gawain estis eltrovata en Pembrokeshire, ke, post la forpaso de Arturo, Gawain batalis kontraŭ la anglo-saksoj, ke la frato de Hengist forpelis lin de la angla regno, sed ke Gawain daŭre atakis la invadantojn.