Gay Liberation Front

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilo de la revuo de la Gay Liberation Front Ink (1971).

La Gay Liberation Front (Fronto de Geja Liberigado, GLF) estis politika organizaĵo fondita en junio 1969 en Nov-Jorko de gejoj kaj lesbaninoj kiel reago al la ribelo de Stonewall. La nomon oni elektis pro sia similo kun tiu de la Fronto de Nacia Liberigado de Vjetnamo.

Ĝi estis la unua organizaĵo preta por aperta batalo por la liberigado de gejoj kaj lesbaninoj, tiel signante ŝanĝon en ilia lukto.