Gayant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gayant
Gayant kun ties edzino Marie Cagenon antaŭ la belfrido de Douai en julio 2005.
Gayant kun ties edzino Marie Cagenon antaŭ la belfrido de Douai en julio 2005.
legenda figuro
Oficiala nomo Fêtes de Gayant
Festata En Douai (Nord, Francio)
Speco Defilo de gigantoj
vdr

Gayant estas la tradicia giganto de la franca urbo Douai, en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Akompanate de lia edzino Marie Cagenon kaj de iliaj tri infanoj, nome Jacquot, Fillon kaj Binbin, ili estas manportataj ĉiujare tra la stratoj de la urbocentro okaze de la popularaj "festoj de Gayant", komence de julio. La alveno de la tuta familio Gayant en la korton de la urbodomo je la dimanĉo matene, sekvata de granda defilado posttagmeze, konsistigas la klimakson de tiuj lokaj festoj.

Gayant estas parto de la Monda Kultura kaj Nemateria Heredaĵo de UNESKO kune kun la aliaj "procesiaj gigantoj kaj dragonoj de Belgio kaj Francio".

La familio Gayant[redakti | redakti fonton]

Bazaj faktoj[redakti | redakti fonton]

La nuna familio de gigantoj historie rezultas el sinsekvo de konstruadoj aŭ rekonstruadoj (N), renovigoj (R) kaj malaperoj (D). Ĉiu giganto cetere aperis en malsama jaro[1]. Jen la ĉefaj datoj :

  • Koncerne Gayant : 1530 (N), 1690 (R), 1692 (N), 1700[2] (R), 1703 (N), 1712 (N), 1716 (R), 1719 (R), 1723 (R), 1724 (R), 1734 (R), 1741 (R), 1779[2], 1785 (N), 1792 (D), 1801 (N), 1809 (R), 1823 (N)
  • Koncerne Marie-Cagenon : 1531 (N), 1712 (R), 1714 (N), 1719 (R), 1792 (D), 1801 (N), 1823 (N)
  • Koncerne Jacquot : 1675 (N), 1719 (R), 1724 (R), 1741 (R), 1780 (R), 1792 (D), 1801 (N), 1809 (R), 1827 (N)
  • Koncerne Fillon : 1678 (N), 1724 (R), 1741 (R), 1782 (R), 1792 (D), 1801 (N), 1809 (R), 1827 (N)
  • Koncerne Binbin : 1715 (N), 1719 (R), 1724 (R), 1741 (R), 1780 (R), 1792 (D), 1801 (N), 1809 (R), 1827 (N)

Ekde 1827, la renovigoj kaj rekonstruadoj de la tuta familio ĉiam estis kunordigitaj la samajn jarojn, sinsekve en 1859, 1867, 1874, 1881, 1885, 1892, 1912, 1922, 1947 kaj 1954. Depost la fino de la Dua Mondmilito, la vimenaj figuroj estas cetere dispecigataj kaj diligente lavataj, por eviti malpli oftajn, pli kompleksajn renovigojn.

Gayant Marie Cagenon Jacquot Fillon Binbin
Unue aperinta en 1530 1531 1675 1687 1715
Nuntempa aspekto 1954 1954 1947 1947 1947
Alto 8,51 m 6,26 m 3,40 m 3,15 m 2,42 m
Pezo 375 kg 250 kg 80 kg 70 kg 45 kg
Transportado 6 portistoj 6 portistoj 1 portisto 1 portisto 1 portisto

Deveno[redakti | redakti fonton]

Male de aliaj nordfranciaj urboj, Douai ne elektis nomon por sia giganto : oni simple nomis lin "Gayant", kiu estis la vorto por "giganto" en la tiama pikarda franca dialekto.

Laŭ loka legendo[3], fine de la 9-a jarcento la loĝantoj de Douai maltranviliĝis pro barbaraj atakoj kaj petis la asiston de la landsinjoro de Cantin, Jehan Gelon. Tiu homo onidire famiĝis pro sia herkula forto sed ankaŭ pro sia bonkoreco, kaj li do akceptis la peton kaj konsilis al la loĝantoj rifuĝi en la urboturon kaj tie atendi la atakon. Kiam la urbo estis atakita de la normandoj, Jehan Gelon akompanate de siaj tri filoj mirakle ekaperis en la urbo per subtera tunelo kaj venkis la invadantojn, kiuj tamen venĝe detruis lian kastelon kaj tie murdis ĉiujn virinojn. Jehan kaj ties filoj laŭ la legendo foriris al batalo por forgesi sian ĉagrenon, kaj fine mortis proksime al Bavay.

Aliaj historiistoj rifuzas tiun version kaj opinias, ke la giganto estis kreita omaĝe al Sankta Maurand, patrono de Douai.

Festoj de Gayant[redakti | redakti fonton]

Gigantino Marie Cagenon dum la urbocentra defilado.
Nokta promenigado de Binbin je mardo.

La "festoj de Gayant" daŭras dekkvin tagojn, sed la klimakso de la festo okazas dum la tri tagoj, kiam la gigantoj aperas sur la stratoj. Ĝi estas la plej grava jara okazaĵo en la urbo, kaj ĝi simbole dividas la kalendaron en du periodojn "antaŭ" kaj "post Gayant". La gigantoj estas portataj de 56 volontulaj portistoj, kiuj ĉiuj surhavas specialan, tradician vestaron : blanka ĉemizo kun malfermata kolumo, blanka pantalono, larĝa nigra zono kaj vaska ĉapo (ĝis 1958). Ĉiu portisto disponas tri vestarojn por resti propra dum la tuta festo, ĉar la transportado de la pezaj gigantoj estas peniga laboro.

Je la dua dimanĉo de julio, la portataj gigantoj alvenas en la korton de la urbodomo de Douai kaj ili instaliĝas sub la belfrida turo je la naŭa matene. Aŭdiencon kun la portistoj tiam organizas la urbestro, kiu faras tradician paroladon kaj proponas ĉampanon. Je la tria posttagmeze komenciĝas la defilado tra la multhomaj stratoj de la urbocentro : la gigantoj estas sekvataj de kaleŝo, en kiu sidas la urbestro, kaj de diversaj movantaj spektakloj. La gigantoj revenas al sia remizo je la deka posttagmeze.

Lunde daŭre defiladas tra la stratoj la gigantoj : tiufoje la du parencoj kaj la tri infanoj havas malsamajn kursojn. Ili vizitas variajn kafejojn sed ankaŭ lokan klinikon kaj la pli periferiajn kvartalojn de Douai.

Marde rajtas la portistoj libere konduki la gigantojn ĉie ajn en la urbo ĝis la deka posttagmeze, kiam la gigantoj definitive revenas al sia remizo ĝis la sekva jaro.


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Per studado de la urbaj jarkontoj en la municipaj arkivoj de Douai, oni povis klarigi la historion de la gigantaj figuroj de 1530 ĝis hodiaŭ. Ekzemploj de tiaj kontoj estas legeblaj en la verko de Marie-France Gueusquin kaj Monique Mestayer, Gayant, fêtes et géants de Douai, Béthune. Documents d'Ethnographie Régionale du Nord-Pas-de-Calais -n°5, 1994.
  2. 2,0 2,1 Parta reproduktado de la urbaj kontoj de tiu jaro estas videbla ĉe la retadreso http://morel.and.co.free.fr/geant24.html Arkivigite je 2012-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Samkiel ĉiuj legendoj, variantoj ekzistas rilate al la identeco de la barbaroj, al la batalo aŭ al la morto de la heroo. La versio prezentata de tiu ĉi artikolo baziĝas sur la libro Guide de Flandre et Artois mystérieux, pĝ. 92, Presse Pocket.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]