Gaza Sektoro
El Vikipedio
La Gaza Sektoro estas regiono ĉe la bordo de Mediteraneo okupaciata de Israelo, sed ne jure apartenanta al iu ajn ŝtato. Ĝiaj loĝantoj estas ĉefe palestinanoj. Ĝi estas memregata de la Palestina Aŭtonomio laŭ la pakto de Kairo de 1994.
- Centro: Gaza
- Loĝantaro: 1.113 mil (1989); + 7.000 judaj setlistoj
- Areo: 363 kv.km
La Gaza Sektoro (arabe قطاع غزّة, Qitā' Ghazza, hebree רצועת עזה, Retzuat Azza) estas 360 km² granda marborda terstrio ĉe la Mediteraneo (por komparo: Bremen 326,72 km²). En la bibliaj tempoj, la nuna areo de la Gaza Sektoro apartenis al setleja kerno de la filistoj.
Post la fondiĝo de Israelo (1947), la Gaza Sektoro estis okupita de Egiptio ĝis 1967, kiam Israelo okupis tion dum la Sestaga milito. Ekde la Kontrakto de Kairo de 1994, ĝi staras parte sub rego de palestina registaro. En 2005 Israelo preskaŭ tute transdonis la regadon super la Gaza Sektoro al la novelektita palestina registaro.
Kvankam la Gaza Sektoro havas tre altan loĝdenson (kun ĉ. 1,5 milionoj da loĝantoj, la tiea naskoproporcio estas unu el la plej altaj de la mondo; konforme al tio, duono de la loĝantaro aĝas sub 15 jaroj kaj la loĝantaro duobliĝas ĉiujn 20 ĝis 25 jaroj. Plimulto de la loĝantaro estas fuĝintoj, kiuj (kies prauloj) dum la Palestina milito de 1948 estis forpelitaj aŭ mem fuĝintaj el la hodiaŭa teritorio de Israelo.
La Gaza Sektoro validas kiel fortikaĵo de la radikalaj islamanoj (Hamas), kiuj atakas la israelajn soldatojn loke kaj eĉ en Israelo. Tiuj sangaj bataloj pintiĝis dum la dua Intifado.
Ariel Ŝaron balotigis en la Knesset (la israela parlamento) la retiron de la israelaj soldatoj kaj setlantoj el la Gaza Sektoro. La sukcesan apogon de la plano helpis la maldekstruloj kaj la promesitaj miliardoj da usonaj dolaroj por konstrui novajn setlejojn en Israelo kaj Cisjordanio.
La Israelanoj fine retiriĝis el la Gaza Sektoro, kaj malkonstruis ĉiujn setlejojn de tiu teritorio.

