Gazania rigens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gazania rigens
Gazania rigens
Gazania rigens
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Gazanio Gazania
(Lineo) Gärtner
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Gazania rigens (latine) estas biologia specio de floraj plantoj el la familio de Asteracoj kaj la ordo de Asteraloj. Ĝia nomo omaĝas al Teodoro Gaza, kiu latine tradukis la botanikan traktaĵon de Teofrasto. Ĝi devenas el suda Afriko, kaj tie havas ankaŭ la anglalingvan kromnomon treasure flower, do "trezorfloro". Per homa transporto ĝi ankaŭ disvastiĝis en aliaj mondopartoj kaj intertempe estas vaste kultivita kiel ornama ĝardena planto. Ĝi estas vasta, de malalta kresko, plenkreskinte proksimume 50 centimetrojn alta, kun verd-blu-griza foliaro kaj brile flavaj, lekanto-similaj floraroj floranta dum la tuta somero.

jen aro de G. rigens-plantoj kun aparte grizeca, "arĝenta", foliaro