Gazeta Wyborcza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gazeta Wyborcza [gazeta viborĉa] (esperante Elekta gazeto) estas tutpollanda gazeto, la dua plej multe vendata pola tag-gazeto, kiun eldonas media konzerno Agora S. A. (akcia kompanio). Gazeta Wyborcza estas konsiderata unu el la plej influpovaj kaj plej signifaj amaskomunikiloj en Pollando. En decembro de 2006 ĝi signife kontribuis ankaŭ al la esperantistaro, submetante en publikan atenton la okazaĵojn rilatajn al la ĉesigo de la Esperanto-elsendoj de Radio Polonia.

Eksteraj ligiloj