Gazetoteko Lanti

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Gazetoteko Lanti naskiĝis je la fino de 2003 kun la ideo havigi al ĉiu esperantisto en la mondo la eblecon legi magazinojn en Esperanto tute senpage kaj libere. Nun estas la tuta kolekto de Kajeroj el la Sudo, granda kvanto de la tuta kolekto de la bulteno de la Hispana Esperanto Federacio, Boletín, la tuta kolekto de Nia Voĉo (bulteno de la Madrida Esperanto Liceo), kelkaj numeroj de Popola Fronto, magazino publikigita en Valencio dum la Intercivitana Milito de Hispanio de 1936 al 1939, Ateismo, La Juna Vivo, Komputila Rondo, La Migranto, la bulteno de la Muziko Esperanto-Ligo, Muziko, la fama lkaj altkvalita literatura magazino Norda Prismo, Sekso kaj Egaleco (tuta kolekto), La Suno Hispana, La Juna Penso, kaj kelkaj ekzempleroj de raraj magazinoj, inter ili kelkaj kiuj ne plu ekzistas: American Esperanto Magazine, Arbetar Esperantisten, Brazila Heroldo, Esperantisto Slovaka, Esperanto, Esperanto Gazeto, Esperanto Kurier, Frateco, Espero Katolika, Internaciisto, La Etulo, Franca Katolika Esperantisto, Heleco, Inforam Foira Bulteno, La Praktiko, Nederlanda Esperantisto, Nia voĉo, Okcidentgermana Revuo, Sabadell Esperantista, kaj Svisa Espero.

La prizorganto esperas, ke iom post iom esperantistoj de la tuta mondo sendos al li (konsultu la ligojn por trovi lian retadreson) la diversajn magazinojn, kiujn ili konsideras utilaj, por ke la laboro kaj zorgo per kiuj ili estis produktitaj ne perdiĝu, kaj ili daŭre utilu al progreso kaj disvastiĝo de Esperanto.

Ankaŭ esperas la prizorganto, ke esperantistoj dise tra la mondo kunlaboru je tiu ĉi granda laboro, ĉar tio estas tro multe por nur unu persono. Je la paĝo 16-a de la numero 71 de Kajeroj el la Sudo oni povas legi la procedon laŭ kiu oni povas krei la dokumentojn, kiuj aperas en tiu paĝo. Oni povas sendi al la prizorganto de la Gazetoteko Lanti la pdf-igitajn dosierojn por inkluzivi en la kolekto, kion la prizorganto pridankos kaj estonto prisingratulos al vi. Pensu, ke tiu magazino esperata, kiu vi estimas multe aŭ malmulte, kiu kuŝas sur via librobreto de antaŭ multe da jaroj, povus esti la sola, kiu ankoraŭ restas en la mondo, kaj eble neniu plu legos ĝin. Favoru la esperantan estontecon kaj samideanaron per via sendo al tiu ĉi gazetoteko. Iĝu patrono de la Gazetoteko Lanti por ĉiam, per via sendado kaj kunlaborado.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj