Gafur Gazizi

El Vikipedio
(Alidirektita el Gazizi G.)
Saltu al: navigado, serĉo
Gafur Gazizi tre lirikece uzas pli tradiciajn poemformojn, kaj estas lerta uzanto de fortaj rimoj... Li forte sentigas la kamparon, ekzemple personigante arbojn k.t.p., kaj ja apartan kamparon, en kiu li (supozeble) pasigas la vivon.,

William Auld.

Gafur Gazizi - estas sovetia kaj ruslanda esperantisto. Naskiĝis en 1958 en Baŝkirio. Esperantisto ekde 1973. Laboris kiel kompresoristo en vitrouzino Salavatsteklo. Ekverkis en esperanto ekde 1978 kiam militservis en Soveta Armeo laŭ instigo de Jaan Ojalo, tiam redaktoro de Amikeco. Krom esperanto Gafur ĝuas sporadan uzadon de la hispana kaj franca lingvoj. En 1986 ĉe la eldonejo Sezonoj aperis lia originala poemaro Zigzage. Dek jarojn poste liaj poemoj estis eldonitaj en la kolektiva poemaro Kvarteto (1996). Intertempe poemoj, recenzoj kaj polemikaĵoj de Gazizi aperis en Amikeco, Ekzakte, La Ondo de Esperanto, Ruslanda Esperantisto, Sezonoj, Literatura Foiro, Fonto kaj aliloke, ankaŭ en baŝkiria gazetaro.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Kunlaborantoj de Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto esperante tekstoj de Gazizi

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj