Gbeglo Koffi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gbeglo Koffi

Gbeglo Koffi en aprilo 2004
Persona informo
Naskiĝo 1957
Lingvoj Esperanto
Nacieco togolanda
Ŝtataneco Togolando
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

GBEGLO Koffi (naskiĝis en 1957) estas togolanda esperantisto, instruisto pri matematiko, gvidanto de privata lernejo "Institut Zamenhof" (kie ĉiuj infanoj lernas esperanton) kaj nacia sekretario de la Federacio de privataj lernejoj en Togolando.

Esperanto

UEA-delegito ekde 1986, ĉefdelegito de 1993, de 1998 ĝis 2004 li estis UEA-estrarano. Li estas ano de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE) por la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA; li ankaŭ multe kontribuis al Kontakto kaj Monato. Krome li estas membro de la Akademio de Esperanto.

En Togolando li estis vicprezidanto de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, kies bultenon Alvoko li redaktas. Krome li reprezentas UTE en la Komitato de UEA kaj TIETo en la Forumo de la Esperanta Civito.

Verkoj

Elekto:

  • Mi vizitis grandan urbon (1989)
  • De vilaĝo al ĉefurbo (1993)
  • Prenu plu! (1995, lernolibro)
  • La tabelo (1997, gramatika eseo)

Eksteraj ligiloj