Gdansko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gdansko
pole: Gdańsk
urbo
Oficiala nomo: Gdańsk
Moto: Nec temere, nec timide
(pol. Bez strachu, ale z rozwagą)
Urbo Pollando Pollando
Provinco Pomeria Provinco
Situo Gdańsk
 - alteco 33 m s. m.
 - koordinatoj 54° 22′ N 18° 38′ O / 54.367 °N, 18.633 °O / 54.367; 18.633 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 180 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco −1 m s. m.
Areo 262 km² (26 200 ha)
Loĝantaro 458 053 (2006)
 - de aglomeraĵo 1 080 700
Denseco 1 748,29 loĝ./km²
Estiĝo 10-a jarcento
Urbestro Paweł Adamowicz
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 80-008 - 80-958
aŭtokodo GD
tel. antaŭkodo + (48) 58
Situo de Gdansko enkadre de Pollando
Situo de Gdansko enkadre de Pollando
Situo de Gdansko enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Gdańsk
Retpaĝo: www.gdansk.pl
Portalo pri Pollando

Gdańsk (kaŝube: Gduńsk; esperante: Gdansko kaj Dancigo; germane Danzig) estas urbo ĉe la Balta maro kaj ĉefurbo de Pomeria Provinco (Województwo pomorskie) en Pollando. En Gdansko loĝas proksimume 461 865 homoj (stato de 2005).

Historio

Dum pli ol mil jaroj de sia historio, Gdansko apartenis al:

Dum la mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

Ĝis la fino de la Unua mondmilito la urbo apartenis al Germanio kaj poste de 1920 ĝis 1939 estis (germanlingva) libera urbo sub protekto de la Ligo de Nacioj. La urbo dum la jaro 1933 havis 238 000 loĝantojn.

Dum la jaro 1939 Germanio aneksis ĝin post milita konkero. Ekde 1945 la plej multaj germanaj loĝantoj, se ili ne jam estis fuĝintaj, estis elpelitaj.

Lech Wałęsa, la unua ŝtatestro de postkomunisma Pollando, antaŭe laboris tie en ŝipfarejo.

Vidindaĵoj

Transporto

Gdańsk havas regulan trajnan konekton kun la ĉefurbo de Pollando, Varsovio. Ĝis la jaro 2011 vojaĝo daŭris preskaŭ 6 horoj. Pro la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj tio, ke en Gdańsk kaj ankaŭ en Varsovio moderniĝis stadionoj, la linio estis modernigita kaj vojaĝo nun daŭras nur du horoj kaj 13 minutoj[1].

Partneraj urboj

Gdansko havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

Vidu EdE-D:

Esperanto en Gdańsk

Laŭ UEA (1928), pioniroj estis s-ino Anna Tuschinski kaj L. Rajkowski. La "Danciga Esperanto-Asocio" (DEA) estis fondita dum la jaro 1907 de s-ino Tuschinski. Dum ĝia 25-jara ekzistado, la Asocio plenumadis neinterrompitan varbadan kaj instruan laboron. Okazis kursoj en popolaltlernejo, krom tio por komercistoj, fervojistoj, tramistoj, soldatoj, policistoj, doganoficistoj ktp. En 1912 okazis en Dancigo la 7-a Germana Esperanto-Kongreso.

Dum 1927 (28-a de julio - 4-a de aŭgusto) en la urbo okazis la 19-a UK kun 905 kongresanoj el 35 landoj sub la prezido de Bernhard Aeltermann. Dum la malfermo, Carl A. Lindhagen, ĉefurbestro de Stokholmo, parolis Esperante. Oni plantis jubilean kverkon sur la Esperanto-Placo, kie staras ankaŭ Esperanto-monumento. Okazis enketo pri la lerneja instruado de Esperanto. Por Esperanto laboradis krom DEA ankaŭ katolika, laborista, bontemplana kaj pacista grupoj.

Post la UK de 2009 en Bialistoko okazis Esperanto-renkonto en Gdansko kun riĉega programo (1-a ĝis 5-a de aŭgusto 2009, vidu la paĝaron de la grupo Gdansk-Sopot).

Dum Ago-Semajno en Malborko / Malbork en fino de jaro 2007 okazis ekskurso al Gdańsk.

En Gdansko jarŝanĝe de 2011/2012 okazis tria Junulara E-Semajno[6].

Gravaj urbanoj

Galerio

Eksteraj ligiloj

Referencoj