Gebenstorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gebenstorf
Blazono de Gebenstorf
Trafikcirklo en Gebenstorf
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 28′ 50″ N 8° 14′ 25″ O / 47.48056 °N, 8.24028 °O / 47.48056; 8.24028 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 50″ N 8° 14′ 25″ O / 47.48056 °N, 8.24028 °O / 47.48056; 8.24028 (mapo)
Areo 5,64 km²
Alteco 375 m super marnivelo
Poŝtkodo 5412
Komunumkodo 4029
Mapo de Gebenstorf
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Gebenstorf estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4611 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gebenstorf situas ĉe la alfluejo de la riveroj Limato kaj Reuss al Aro en la regiono kiu ankaŭ estas konata sub la nomo Akvorezervujo de Svislando (germane Wasserschloss der Schweiz). La regiono nomiĝas tiel, ĉar ĉi tie kunfluas tri de la kvin plej grandaj svisaj riveroj, nome Aro, Limato kaj Reuss. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo ankaŭ la vilaĝo Vogelsang.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,64 km², de kiuj 2,34 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,38 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la monteto Chörnlisberg sur alteco de 561 m s.m., kaj la plej malata punkto ĉe la alfluejo de Limato al Aro sur alteco de 328 s.m.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gebenstorf limas en nordo al Untersiggenthal, en nordoriento al Turgi, en oriento al Baden, en sudo al Birmenstorf, en okcidento al Windisch, kaj en nordokcidento al Brugg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Baden al Brugg. Gebenstorf estas la finhaltejo de du buslinioj de la regiona trafikreto de Baden kaj troviĝas ĉe la poŝtaŭtolinio de Brugg al la stacidomo Mellingen-Heitersberg.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 4 kilometrojn sudoriento en Dättwil.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gebenstorf datiĝas el la jaro 1247 kiel Gobistorf.

En mezepoko Gebenstorf estis habsburga posedaĵo. Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo, Freienwil fariĝis parto de la samnoma voktejo en la Grafejo Baden. Post la Helveta Revolucio de la jaro 1798 Gebenstorf dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden, kaj estis kun tiu en la jaro 1803 integrita al la nova Kantono Argovio kiel komunumo de la distrikto Baden.

En la jaro 1884 Turgi, kiu ĝis tiam apartenis al la komunumo, estis disigita de Gebenstorf kaj fariĝis aŭtonomo politika komunumo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]