Geedzeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geedzeco estas socie agnoskata kaj ofte leĝe aŭ religie firmigita ligo inter personoj, nomataj geedzoj. La plej kutima formo estas la ligo inter unu viro, nomata edzo, kaj unu virino, nomata edzino. En kelkaj landoj eblas, ke iu persono edz(in)iĝu al pli ol unu persono. Nur en malmultaj landoj eblas samseksa edz(in)eco (sed pluraj aliaj landoj ebligas registritan partnerecon al samseksaj paroj).

Geedzeco estas institucio, ĉe kiu interpersona rilato (kutime ama rilato) estas agnoskata de la ŝtato, de religia aŭtoritato aŭ de ambaŭ. Ĝia signifo dependas de la socia kaj kultura kadro kaj ŝanĝiĝadis dum la homa evoluo. En la plej multaj socioj geedzeco komencas per iu speciala geedziĝa ceremonio aŭ festo.

La leĝa malligo de geedzoj nomiĝas eksgeedziĝo.

Geedzeco laŭ lando

Brazilo

En Brazilo estas multaj formoj de geedzeco. Vere, oni povas deklari iun ajn homgrupon "familio". Do, ekzemple, studentoj kiu vivas en sama domo povas deklari sin, laŭleĝe, "familio", la problemo estas la defino de ekonomiaj rilatoj de grupo, kiel heredaj kaj asekuraj rajtoj.

Brazila leĝo konsideras edzigita paron, unu viron kaj unu virinon kiuj seksumas kaj deziras formi familion. Do, al brazila leĝo, paro ne bezonas formaligi geedzigon, eĉ se unu el ili (aŭ eĉ ambaŭ) jam estis edz(in)igita kun alia persono, ĉar ankaŭ oni ne bezonas formaligi eksedezigon. Tiel, estas multaj manieroj formi edzigan geparon en Brazilo:

  • La plej formala: komencas per subskribo de antaŭ-edziga pakto antaŭ notario; poste la gefianĉoj iras antaŭ juĝisto kiu diras cerimoniajn vortojn, la gefianĉoj deklaras buŝe ke ili volas formi familion, subskribas libregon kaj ricevas dokumentojn; sekve, la duopo iras hejmen kaj sanĝas vestojn. Post eĉ kelkaj tagoj, la paro iras al preĝejo laŭ sia religio kaj geedziĝas laŭ religia rito. Sekve, la geparanoj iris al festego kaj komunikis al siaj geamikoj la geedzigon. Tiu cerimonio ĝenerale daŭras de 1 ĝis 3 tagojn.
  • Nur civila: estas kiel la antaŭa, sen la religiaj ritoj, kaj, ĝenerale, sen festo.
  • Nur religia:La gea paro iras al preĝejo kaj geedzigas laŭ ritoj. Poste, ili povas ne deklari al notario kiu geedzigas. La deklaro al notario estas nur formalaĵo por facile pruvi la asekurajn kaj heredajn rajtojn, sed oni povas pruvi tion sen formala notaria deklaro per deklaro de eklezio. Poligamiistoj povas religie geedzigi, sed nur la unua edz(in)o havas asekurajn kaj heredajn rajtojn, sed ĉiuj gefiloj havas la samajn rajtojn.
  • Ne formala: Paro konsentas inter si ke ili volas formi familion sen formalaj deklaroj nek cerimonioj, aŭ povas krei sian cerimonion, ktp. Se ili estas gea paro, ne estas problemo, ili akiras aŭtomate asekurajn kaj heredajn rajtojn, nur devante pruvi per atestoj aŭ privataj dokumentoj ke ili honeste kunvivas. Se estas samseksemuloj, ili havas asekurajn rajtojn, sed ne heredajn rajtojn.

Aliaj formoj de Geedzeco

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri geedzeco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Edzo kaj edzino estas nur unu. 
  • Citaĵo
     Edzo kaj edzino -- ĉiela difino. 
  • Citaĵo
     Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco. 

Referencoj

  1. [1]

Eksteraj ligiloj

greke http://www.pollingreport.com/civil.htm greke http://www.lds.org/library/display/0,4945,161-1-11-1,00.html greke http://www.best.com/~ddfr/Academic/Price_Theory/PThy_Chapter_21/PThy_Chap_21.html greke http://www.cdc.gov/nchs/fastats/divorce.htm


Ŝablono:LigoElstara