Geestland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geestland
Blazono
Geestland (Germanio)
Geestland (Germanio)
DEC

Map

Flago
memstara komunumo de Malsupra Saksio • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Cuxhaven
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 04704, 04707, 04708, 0471, 04742, 04743, 04745, 04756, 04765
Poŝtkodo 27607, 27624
Aŭtomobila kodo CUX
Oficiala Municipokodo 03352062
Politiko
Adreso de la administrejo Sieverner Straße 10
27607 Geestland
Demografio
Loĝantaro 31507 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 38′ N, 8° 45′ O (mapo)53.631258.7508055555556Koordinatoj: 53° 38′ N, 8° 45′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 10 m
Areo 356,2 km²
vdr

Geestland estas urbo kaj memstara komunumo en distrikto Cuxhaven de la federacia lando Malsupra Saksio (Malsupra Saksujo). Ĝi apartenas kaj al la metropola regiono Hamburgo kaj al la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kio respegulas la fakton ke la regiono ekonomie orientiĝas kaj al Bremeno sudokcidente kaj al Hamburgo sudoriente.

Geestland estiĝis la 1-an de januaro 2015 el la kunfandiĝo de urbo Langen kaj Samtgemeinde Bederkesa (komunumaro Bederkesa).[1] En la distrikto la urbo estas – post urbo Cuxhaven – la komunumo kun la dua plej alta nombro de loĝantoj: Fine de 2022 en la komunumo vivis 31 507 loĝantoj sur areo de 356,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 88 loĝantoj/km². La nomo estas derivita de la sablogrunda pejzaĝoformo kun german- kaj nederlanda nomo Geest. Krom tio Geestland sude limas al similnoma rivero Geeste.

Geestland konsistas el 16 vilaĝoj aŭ urbetoj, kiuj antaŭe apartenis aŭ al la eksa urbo Langen aŭ al la komunumoj de la eksa komunumaro Bederkesa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gesetz über die Neubildung der Stadt Geestland, Landkreis Cuxhaven (Leĝo pri la kreo de la urbo Geestland, distrikto Cuxhaven), vom 8. November 2012, Niedersächsisches Gesetz- und Verordnungsblatt (Nds. GVBl.) Nr. 26/12, ausgegeben in Hannover am 16. November 2012, S. 430

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]