Geheno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La valo de Geheno (Ge-Hinnom) ĉ. 1900

Geheno[1]Gehena[2] (de hebrea Ge-HinnomGe-Ben-Hinnom (גֵי־הִנֹם aŭ גֵי־בֶּן־הִנֹם, grekigita en la Septuaginto Gehenna (γαιεννα)) estas valo apud Jerusalemo menciita en la Malnova Testamento. La hebrea vorto signifas „ravino (Ge) de Hinnom“ aŭ „ravino de la filo (Ben) de Hinnom“. Plej malfrue post la epoko de la reĝo Hiskija (8-a jarcento a.K.) en la valo troviĝis grava nekropolo, kiel pruvis arkeologistoj de post 1927. La nuntempa nomo de la valo estas „er-Rababi“.

Pro la uzo kiel amas-tombejo kaj pro la daŭre brulantaj rubaĵoj la valo simbolis por la postekzilaj hebreoj la inferon, lokon de sufero. Tiel "geheno" (minuskle) fariĝis (nuntempe eksmoda) sinonimo de infero.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lloyd R. Bailey: Gehenna. The Topography of Hell, in: Biblical Archaeologist 49 (1986) S. 187-191
  • Klaus Bieberstein: Die Pforte der Gehenna. Die Entstehung der eschatologischen Erinnerungslandschaft Jerusalems. In: Bernd Janowski u.a. (Hrsg.): Das biblische Weltbild und seine altorientalischen Kontexte (Forschungen zum Alten Testament; 32). Mohr Siebeck, Tübingen 2001, S. 503-539. ISBN 3-16-147540-2
  • Chaim Milikowsky: Which Gehenna? Retribution and Eschatology in the Synoptic Gospels and in Early Jewish Texts, in: New Testament Studies 34 (1988) S. 238-249

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiel la esperantigo de L.L. Zamenhof, trovebla ankaŭ en PIV 2005.
  2. Tiel la formo uzata en la Nova Testamento de la Londona Biblio, trovebla ankaŭ en PIV 2005.