Geilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geilo dumvintre
la loka preĝejo
la stacidomo

Geilo estas vintrosporta loko en Norvegio. Ĝi situas en rekta najbareco al la okcidente situanta nacia parko Hardangervidda, en alteco de pli-malpli 800 metroj super la marnivelo kaj en distanco de proksimume 250 kilometroj de la norvegia ĉefurbo Oslo. La loĝloko apartenas al la komunumo Hol kaj estas ties administra centro.

Historio

Post malfermo de fervoja linio de Oslo al Bergen en la jaro 1909, la unuaj feriantoj per la nova trafikilo alvenis al Geilo. De tiam la loko kontinue pli kaj pli evoluis al vintrosporta centro.

Trafiko

Krom pere de la fervoja linio inter Oslo kaj Bergen kaj pervoje, Geilo atingeblas pere de flughaveno proksime de la urbo Dagali (IATA-kodo: ENDI; ICAO-kodo: DLD). Geilo situas pli-malpli mezvoje inter la du urboj Oslo kaj Bergen.

Ekonomio

La metio de arta forĝado en Geilo havas longan tradicion. La loka industrio evoluis el lokaj farmbienoj kaj forĝejoj. Nuntempe tranĉiloj, hakiloj kaj pliaj laboriloj el Geilo estas vendataj en multaj landoj de la mondo.

Turismo

Dumvintre

Geilo estas centro por skiado: ekzistas pli ol 220 kilometrojn longa reto de neĝaj trakoj por skikurado, kaj 18 skiliftoj. La deklivaj skiadovojoj sume longas 25 kilometrojn, kaj havas maksimuman altodiferencon de 275 metroj. La skia areo situas pli alte ol la loĝloko, inter 900 kaj 1175 metroj super la marnivelo.

En 1980 en Geilo okazis la dua Vintra Paralimpiko.

Dumsomere

Somere la regiono estas ŝatata aparte de migrantoj, fiŝkaptantoj kaj montaj biciklantoj. La vojo "Rallarweg" tuj lime de la nacia parko Hardangervidda kreiĝis dum la konstruado de la fervoja linio inter Oslo kaj Bergen kaj nun estas longdistanca bicikla vojo.

Eksteraj ligiloj