Germana Esperanto-Junularo
Germana Esperanto-Junularo (GEJ, germane: Deutsche Esperanto-Jugend) estas la organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Germanio. La aĝolimo estas 27 jaroj, konforme al la leĝo por asocioj kiuj volas esti subvenciataj de la germana ŝtato kiel junularaj asocioj.
GEJ estas registrita asocio laŭ germana juro kaj agnoskata kiel "komunutila". La sidejo nomiĝas Berlina Oficejo (BerO) kaj troviĝas en la Esperanto-domo en Berlin-Lichtenberg. Ĝi havas A- kaj B-membrojn, kio rilatas al aĝogrupoj, kaj C-membrojn, kiuj estas simbolaj. Cetere homoj malpli junaj ol 27 jaroj povas fariĝi membroj-subtenantoj.
La revuo de GEJ nomiĝas /·kune·/; antaŭe ĝia nomo estis GEJ-Gazeto. Ĝis 2008, GEJ ĉiujare dum novjaro organizis la Internacian Seminarion, kiu kutime estis la dua plej granda junulara Esperanto-renkontiĝo en la jaro. Ekde 2009 ĝi komune kun la Pola Esperanto-Junularo kunorganizas la Junularan E-Semajnon.
Germana Esperanto-Asocio (GEA) konsideras la A-membrojn de GEJ kiel siajn membrojn, kaj GEJ-membroj rajtas aboni la revuon de GEA je favora prezo. Internacie, GEJ estas Landa Sekcio de TEJO. Kontaktojn kun neesperantistaj sociaj organizoj GEJ tenas inter alie per sia membreco en la tegmenta asocio Germana Federacia Junulara Ligo.
Enhavo |
Instruado fare de GEJ [redakti]
GEJ ofertas du korespondajn kursojn, la brazildevenan Kurso de Esperanto kaj la de GEJ kreitan Kostenloser Esperanto-Kurs. Ambaŭ kursoj funkcias per mentoroj, kiuj korektas la ekzercojn de la lernantoj. Krom la korespondaj kursoj, GEJ ankaŭ strebas organizi lokajn kursojn. GEJ subtenas membrojn, kiuj volas diplomiĝi en Herzberg kiel Esperanto-instruisto, per repago de vojaĝkostoj kaj partoprenkotizoj. Pri la instruado respondecas la komisiono KINo.
Komisionoj de GEJ [redakti]
La planoj de GEJ estas ĉefe realigitaj de komisionoj. Aktuale ekzistas jenaj:
- KonKERo - pri eksteraj rilatoj
- KasKo - pri financoj
- BerO - Berlina oficejo
- KIR - pri internacia kunlaboro
- IReK - pri interreta prezentiĝo
- MA - pri membroadministrado
- KAPRi - pri publika agado
- KoLA - pri regiona agado
- SuPo - pri subvenciado
- KKRen - pri organizado de renkontiĝoj
- KINo - pri instruado kaj mentorado de novuloj
- Kune - membrogazeto de GEJ
Prezidantoj de GEJ [redakti]
Kutime la posteno komenciĝas per la elekto en la jarĉefkunveno de GEJ, kiu tradicie okazas en la 31a de decembro. Ekzemple 1988-90 signifas 31a de decembro 1988 ĝis 31a de decembro 1990. Ja kelkfoje plimallongiĝis la oficperiodo de prezidanto.
- 1951 - 52 Michel Schmidt
- 1952 - 53 Franz-Josef Scholz
- 1953 - 54 Gerd-Joachim Brinkmann
- 1954 - 55 Ewald Ebmeier
- 1955 - 61 Richard Reuchlin
- 1961 - 64 Uwe-Joachim Moritz
- 1964 - 65 Michael Zeilinger
- 1965 - 69 Uwe-Joachim Moritz
- 1969 - 70 Peter Kühnel
- 1970 - 74 Helmut Klünder
- 1974 - 76 Ulrich Brandenburg
- 1976 - 82 Franz Kruse
- 1982 - 84 Ursula Felhölter
- 1984 - 88 Thomas Bormann
- 1988 - 90 Martin Haase
- 1990 - 92 Thomas Pusch
- 1992 - 94 Dagmar Schütte
- 1994 - 96 Ulrich Görtz
- 1996 - 2000 Marko Naoki Lins
- 2000 - 01 Gunnar R. Fischer
- 2001 - 05 Felix Zesch
- 2005 - 07 Andreas Diemel
- 2007 - 12 Julia Hell
- de 2012 Carl Bauer
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
retejo de Germana Esperanto-Junularo (germane, Esperante)
La GEJ-Vikio, vikio por la anoj de GEJ (Esperante)

