Gejza Ferdinandy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gejza Ferdinandy [ferdinandi], (tre malofte Geyza Ferdinándy) laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Ferdinandy Gejza estis hungara advokato, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1905).

Premio pri Gejza Ferdinandy

Gejza Ferdinandy [1] naskiĝis la 10-an de junio 1864 en Hungario, en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 17-an de marto 1924 en Budapeŝto.

Biografio

Gejza Ferdinandy frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Budapeŝto. En 1882 li soldatiĝis, poste li lernis juron en Budapeŝto. Li komencis sian karieron en 1886 en ministerio pri defendo. Ekde 1905 li ankaŭ instruis en la universitato. En 1919 li iĝis vicministro. Li havis edzinon, kiu naskis 3 filojn.

Memorigilo

  • premio pri "Ferdinandy Gejza"

Verkaro (elekto)

  • Magyarország közjogi viszonya Ausztriához és annak történelmi fejlődése (1892)
  • Az arany bulla (1899)
  • A magyar alkotmány történelmi fejlődése (Historia evoluo de la hungara konstitucio) (1907)
  • Staats und Verwaltrungsrecht des Königreichs Ungarn (1909)
  • A magyar alkotmányjog tankönyve (Lernolibro de la hungara konstitucirajto) (1911)

Fontoj