Gelaziano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gelazjano)

Gelaziano estas epoko en la internacia geologia temposkalotavolaro en stratigrafio, nome la plej frua aŭ malalta subdivido de la Kvaternaro. Ĝi ampleksas la tempon inter 2.588 ± 0.005 Ma (antaŭ milionoj da jaroj) kaj 1.806 ± 0.005 Ma. Ĝi sekvas la epokon Piaĉenciano (la lasta parto de la plioceno) kaj traniras en la epokon Kalabriano.

La epoko estis enkondukita en la geologia temposkalo en 1998. Ĝi estas nomita laŭ la sicilia urbo Gela [ĜELa] en la sudo de la insulo. En 2009 epoko estis movita de la plioceno al la plejstoceno tiel ke la geologia temposkalo estus pli kongrua kun la ŝlosilaj ŝanĝoj en la klimato, oceanoj kaj bioto de la Tero kiuj okazis antaŭ 2.58 milionoj da jaroj.