Gelsenkirchen-Schalke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gelsenkirchen-Schalke
komunumoparto en Germanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 45881
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 31′ N, 7° 5′ O (mapo)51.52227.0886Koordinatoj: 51° 31′ N, 7° 5′ O (mapo) [+]
Alto 44 m [+]
Areo 2,968 km² (29 6.8 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gelsenkirchen-Schalke (Nordrejn-Vestfalio)
Gelsenkirchen-Schalke (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Gelsenkirchen-Schalke
Gelsenkirchen-Schalke
Situo de Gelsenkirchen-Schalke

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gelsenkirchen-Schalke [+]
vdr
La urbopartoj de Gelsenkirchen kun Schalke kaj Schalke-Nord en la centro
La koro de Schalke – la iama stadio de la futbala klubo Schalke 04

Schalke (prononcu ŝalke) estas urboparto de la germana urbo Gelsenkirchen en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi havas areon de 7,35 kvadratkilometroj[1] kaj 25.022 loĝantojn[2] (stato 2004).

Administracie Schalke estas dividitaj en du urbopartoj, Schalke kaj Schalke-Nord.

Pro la loka futbal-klubo FC Schalke 04 Schalke en Germanio estas same konata kiel la urbo Gelsenkirchen, al kiu ĝi apartenas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo Schalke en la pasinteco havis diversajn formojn: Scedelike, Sceleke, Scadelik, Schadelick, Schalicke, Schalecke, Schalcke. Ĝi probable estis nomo de malgranda setlejo kaj signifas „regiono apud la kranio“ aŭ „setlejo ĉe krani-forma regiono“.

La unua skriba dokumento datiĝas de 1246.

En la 19-a jarcento la vilaĝo rapide fariĝis industria urbo pro malkovro de riĉaj karbo-trezoroj en 1848 kaj koro de la Ruhr-regiono. De 1903 la urbo estas urboparto de Gelsenkirchen.

En 1904 la futbal-klubo FC Schalke 04, konata en tuta Germanio, estis fondita je la iama nomo Westfalia Schalke.

Esperanto en Schalke[redakti | redakti fonton]

Wilhelm Heinrich Trompeter (mortis 63-jara la 7-an de novembro 1901 en Essen) estis termezuristo en Schalke. Estis li kiu finance savis la unuan Esperanto-periodaĵon "La Esperantisto" dum 1892-1894 kaj pro tio eble la tutan Esperanto-Movadon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]