Gelu (Variaș)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gelu
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Timiș
Alinome Kétfél (hungare), Кетфељ (serbe)
Komunumo Variaș
Iama hungara departemento Temes
Situo 46° 0′ N, 21° 3′ O (mapo)46.00521.0575Koordinatoj: 46° 0′ N, 21° 3′ O (mapo)
Gelu (Variaș) (Rumanio)
Gelu (Variaș) (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 95 m
Poŝtkodo 307456
Loĝantaro 1.529 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 159231
vdr

Gelu [ĝelu] (hungare: Kétfél, serbe: Кетфељ) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Timișoara. En 1910 ĝi havis 1 671 loĝantojn (serboj, germanoj); en 1992 1 483 (rumanoj, 27 % da serboj, 3 % da germanoj, 3 % da hungaroj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1454. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Temes). Administre ĝi apartenas al la komunumo Variaș.

La etnecoj de ĝia loĝantaro evoluis jene:

Censa jaro 1910 1992 2002
Loĝantaro 1.671 1.483 1.529
Serboj 1.189 71,2 % 393 26,5 % 287 18,8 %
Rumanoj 85 0,2 % 819 55,3 % 985 64,4 %
Germanoj 311 18,6 % 47 3,2 % 18 1,2 %
aliaj 86 5,1 % 224 15,1 % 239 15,6 %

El la 239 "aliaj" en 2002, 130 estis ukrainoj, 64 romaoj kaj 39 hungaroj.

Gelu situas norde en distrikto Timiș, ĉe la limo al distrikto Arad. La distrikta vojo DJ692 ligas ĝin al la komunuma sidejo Variaș, kiu situas 7 km okcidente.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]