Gema simbolismo
Gema simbolismo estas simbolismo ligata al gemoj. Laŭ malsamaj kulturoj, estas malsamaj simbolismoj. En eŭropaj kaj eŭropdevenaj kulturoj, ĝenerale, oni ligas juvelŝtonojn al astrologio:
Gemoj laŭ astrologiaj planedoj
- Suno => krizoberilo, diamanto;
- Luno => lunŝtono, perlo, smeraldo;
- Marso => grenato, rubeno, flava safiro, topazo;
- Merkuro => ametisto, lazurito, blua safiro;
- Jupitero => akvomarino; blua spinelo;
- Saturno => oranĝkolora safiro;
- Venuso => zirkono, jacinto;
Gemoj laŭ astrologiaj signoj
- Akvisto => nizokulo, turkiso;
- Fiŝoj => ametisto, kvarcametisto;
- Ŝafo => ruĝa jaspo, kornalino;
- Taŭro => oranĝkolora kornalino, rozkolora kvarco;
- Ĝemeloj => citrino, tigrookulo;
- Kankro => verda aventurino, krizoprazo;
- Leono => kvarco;
- Virgo => flava agato, citrino;
- Pesilo => citrino, cindra kvarco;
- Skorpio => kornalino, sardo;
- Sagitario => blua kvarco, kalcedono;
- Kaprikorno => onikso, kvarco.
Gemoj laŭ monatoj
- Januaro => grenato, rozkolora kvarco;
- Februaro => ametisto, onikso;
- Marto => akvomarino, heliotropo;
- Aprilo => kvarco, diamanto;
- Majo => krizoprazo, smeraldo;
- Junio => lunŝtono, perlo;
- Julio => kornalino, rubeno;
- Aŭgusto => aventurino, peridoto;
- Septembro => lazuro, safiro;
- Oktobro => opalo, turmalino;
- Novembro => tigrookulo, topazo;
- Decembro=> turkiso, zirkono.