Gemalto
El Vikipedio
| Gemalto | |
|---|---|
| Jura formo | akcia societo (nederlanda "nv") |
| Dato de fondo | junio 2006 (per kuniĝo) |
| Estr(ar)o | Oliver Piou |
| Dungitoj | 10.000 |
| Spezosumo | 1,681 mrd. da eŭroj (2008) |
| Bilanco | 111,9 mio. da eŭroj (2008) |
| Agokampo | ico-kartoj |
| TTT | www.gemalto.com |
Gemalto estas nederlanda akcia societo, kiu okupiĝas pri komputila kaj informadika sekureco. Ĝi produktas ico-kartojn, ekzemple por poŝtelefonoj, kreditkartoj kaj elektronike legeblaj pasportoj.
La societo ekestis en junio 2006 per kuniĝo de la luksemburga entrepreno Gemplus kaj la nederlanda Axalto. Ĝi aktivas en pli ol 100 landoj kaj havas mondan merkatparton pri ico-kartoj de ĉ. 50 %. En Eŭropo, pro forta konkurenco, tiu parto estas nur 30 %.
[redakti] Slogano
La entrepreno ne havas nederlandan sloganon. En la angla ĝi reklamas per la slogano "security to be free" (= "sekureco por esti libera", aŭ "sekureco esti libera").