Gemerská Panica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gemerská Panica situas en la plej griza regiono

Gemerská Panica, hungare Gömörpanyit (gomorpanjit) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Bazaj informoj

Situo

Gemerská Panica situas sub monto 232 m-ojn alta, laŭ bordo de Sajó, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Plešivec-Tornaľa. Rožňava troviĝas 26, Tornaľa 6 km-ojn.

Historio

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1247 en formo "Ponich". Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a senhomiĝis pro la konstantaj militadoj. En 1910 loĝis en Gömörpanyit 821 da homoj, (escepte 4 germanojn ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Gömörpanyit apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornajla, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito unu triono da hungaroj deportiĝis al Hungario, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj. En 2001 loĝis en Gemerská Panica 729 da homoj, (341 hungaroj, 379 slovakoj, 4 ĉeĥoj, 2 ciganoj).

Vidindaĵoj

Famuloj

En la iama Gömörpanyit naskiĝis hungara luterana episkopo István Czékus.

Eksteraj ligiloj