Gemokruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La imperia kruco, gemokruco

Gemokruco estas mezepoka kruco ekipita per gemoj, perlofiligrano. La kruciĝejo en la centro estas interpetata kiel loko de la Krista kapo kaj estas aparte valorege ekipita. Kutime ĉi tie troviĝas la krucorelikvo. La formoj de la kruco povas diferenci. Ankaŭ kronoj de regantoj kaj relikvokestoj en la mezepoko estis ornamataj per gemoj.

Gemokrucoj estas plejparte ekestintaj kiel relikvujoj kaj estis liturgie uzataj kiel procesiokrucoj. Ili prezentas la centran kristanisman simbolon, la krucon de Kristo, kiel venkosigno. Samtempe ili estas instrumentoj de regeca reprezentado kaj transportas la malnov-romian triumfoideon sur la kristanan simbolon.

La plej malnovaj konserviĝintaj gemokrucoj devenas el la 6-a jarcento. La plimulto ekestis en la karolida kaj otida epokoj. La plej fama tiaspeca kruco estas la imperia kruco el la 11-a jarcento.