Gene Brewer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gene Brewer
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1937 (1937-07-04) (86-jaraĝa)
en Muncie
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Viskonsino ĉe Madison vd
Profesio
Okupo romanisto • sciencfikcia verkisto • kemiistomikrobiologoscenaristo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gene BREWER (naskiĝis en 1937) estas usona biokemiisto kaj verkistoj de libroj por junularo kaj pri scienc-fikcio, el kiuj lin famigis romano K-PAX pri la mistera estaĵo „proto“.

Gene Brewer naskiĝis en Muncie, ŝtato Indiana, studis kemion en Universitato DePauw kaj biokemion en Universitato de Viskonsino en Madisono, kie li konatiĝis kun sia edzino Karen. Dum kelkaj jaroj li partoprenis esploradon de DNA, poste li decidis fariĝi verkisto. Nun li vivas alterne en Vermont kaj Novjorko.

En la romano K-PAX li prezentas sin kiel kuraciston de psikiatria instituto en Manhattan. En 1990 oni venigas al li trovitan tridekjaran viron, kies identeco estas nekonata, ĉar li asertas, ke li nomiĝas „proto“ kaj devenas el la planedo K-PAX en la konstelacio Liro, de kie li alflugis sur lumradio. Sur la planedo estas ĉiuj estaĵoj egalrajtaj ekde insektoj ĝis mamuloj inkluzive de la homsimilaj, neniu mortigas nek opresas aliajn estaĵojn, ne ekzistas ŝtatoj, registaroj, polico, mono, profesioj, fabrikoj, lernejoj - ĉiuj helpas unu la alian, ĉiu faras, kio estas fakte bezonata, alie ĉiuj okupiĝas per siaj hobioj kaj interesoj. La proto asertas, ke lia civilizacio havas aĝon de milardo da jaroj kaj li mem iom pli ol tricent. Lia konduto estas tia, ke ĉiuj bestoj kaj pacientoj en la instituto tuj sentas konfidon al li, li scias amike paroli ne nur kun hundoj kaj katoj, sed ankaŭ kun psikopatoj, aŭtistoj kaj aliaj psike malsanaj pacientoj, rilate al kiuj la profesiaj kuracistoj estas senkonsilaj. Liaj scioj pri astronomio mirigas la astronomojn, kiujn la kuracisto Brewer ekkontaktis. Tiu estas kompreneble certa, ke la paciento travivis en la pasintecon iun tragedian traŭmaton, kiu kaŭzis, ke en lia cerbo aperis nova persono el elrevita paradizo, dum la origina egoo kaŝiĝas ie en la angulo de lia animo. La romano estas rakontata kvazaŭ travivaĵoj de la efektiva doktoro Gene Brewer, estas tie mencioj pri lia edzino Karen, pri la gefiloj kaj en la dua volumo eĉ aludoj pri la filmo kun Kevin Spacey kaj Jeff Bridges, kiu dume estis filmita. La leganto do estas tenata en iluzio, ke li legas rememorojn de la efektiva psikiatro rakontanta efektivan kazon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • K-PAX (1995)
  • On a Beam of Light (Sur la lumradio - dua volumo, 2001)
  • Creating K-PAX (Pri verkado de K-PAX)
  • K-PAX Redux
  • Ben and I
  • Murder on Spruce Island
  • Wrongful Death
  • Watson‘ God
  • The American Way
  • 3 Early Novels

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]