Gene DiNovi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lester Young: „East of the Sun (and West of the Moon)“, ŝelakdisko de la Aladdin-kunsido kun Gene DiNovi, Chuck Wayne, Curly Russell kaj Tiny Kahn de 29-a de decembro 1947

Gene DiNovi (fakte Eugene Salvatore Patrick DiNovi, * 26-an de majo 1928 en Broklino, Novjorko) estas usona ĵaz-pianisto kaj -komponisto.

Gene DiNovi laboris jam kiel dektrijarulo en la bando de Henry Jerome, kiel junulo ekde meze de la 1940-aj jaroj kun Boyd Raeburn, Stan Hasselgard, Buddy DeFranco, Dodo Marmarosa, Chico O’Farrill; proks. 1945 li ludis en la bando de Joe Marsala, en 1947 li prezentis kun Chuck Wayne en la novjorka ĵazklubejo Three Deuces kaj akompanis kune kun Wayne, Curly Russell kaj Tiny Kahn la saksofoniston Lester Young (aperinta sur The Complete Aladdin Sessions). En 1948 li ludis en la mallongviva bando de Benny Goodman kun Fats Navarro kaj Wardell Gray (Stealin’ Apples). Krome li kunlaboris tiutempe je sonregistraĵoj de Brew Moore kaj Aaron Sachs.

Komence de la 1950-aj jaroj DiNovi iris al Los-Anĝeleso kaj laboris kiel akompanmuzikisto por Peggy Lee kaj Tony Bennett, ekde 1955 ĝis 1963 por Lena Horne, krome por Dinah Shore kaj Carmen McRae. Dum ĉi tiu laboro en la studioj li studis pianon kaj kompozicion. Por Lena Horne li verkis aranĝaĵon pri „Out of This World“ de Harold Arlen; la kantistino enkondukis lin en la muzikon de Billy Strayhorn.

En 1972 li translokiĝis al Toronto kaj laboris nun ĉefe kiel soloisto kaj interpretanto de la repertuaroj de Strayhorn kaj Duke Ellington kaj ankaŭ kiel studiomuzikisto por kanadaj film- kaj televid-projektoj. Komence de la 1980-aj jaroj li surdiskigis kun kornetisto Ruby Braff (The Canadian Sessions); en 1984 li kunlaboris kun la kanada klarnetisto James Campbell. En 2002 li duope prezentis kun basisto Dave Young okaze de la naskiĝdatreveno de Duke Ellington en gastejo je Montrealo, je kiu estis sonregistrata la disko Plays Duke Ellington and Billy Strayhorn (Baldwin Street).

DiNovi aktivis ankaŭ kiel komponisto laŭ stilo de la Great American Songbook; komune kun Spence Maxwell li verkis la kanton „I Can Hear the Music“ interpretotan de Peggy Lee, samkiel la kanton „Summer Has Gone“ (kun Bill Comstock), kiun surdiskigis Doris Day en 1964. DiNovi verkis pluajn kantojn pri tekstoj de Bob Comstock kaj Johnny Mercer, kun kiu li verkis „Have a Heart“, same kiel „Brand New Day“. DiNovi komponis krome „The Scandanavian Suite No. 1“, sonregistrata en 1958 por Roulette Records, samkiel „Divertimento in Blue“ (por Benny Goodman), „Hommage à Satie“ kaj diversajn aliajn klasimuzikajn verkojn .

DiNovi estas patro de la filmprodukstistino Denise DiNovi (* 1956). Li ne estas konfundenda kun Eugene Dinovi, kiu laboris kun Frank Zappa, k. a. ĉe Freak Out!.

Liaj ĉefaj influoj laŭ All Music Guide estas Teddy Wilson, Mel Powell kaj Ellis Larkins.

Diskografiaj indikoj

  • Softly As I Leave You (1977, PediMega Records)
  • 'Each Day Is Valentine's Day (1984, PediMega Records)
  • Ruby & Gene Play George & Ira Gershwin (1984, PediMega Records) duope kun Ruby Braff
  • Precious Moment (1990, Marshmallow) kun Kohji Toyama (baso) kaj Yukio Kimura (frapinstrumentaro)

Fontoj

Eksteraj ligiloj