Gene Hackman

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gene HACKMAN (naskiĝis la 30-an de januaro 1930 en San Bernardino, Kalifornio, Usono) estas oskarpremiita usona aktoro.

Biografio

Li plenkreskis sen patro, lia patrino zorgeme gardis, edukis lin, li ne konis fortan aŭtoritaton en la familio. La unua serioza lerneja interbatalo kaŭzis spiritan damaĝon je la junadoleskulo, kiu anstataŭ oportunismo fuĝis el la hejmo kaj en aĝo de 16 jaroj aliĝis al la armeo. Tie li fortiĝis spirite kaj agadis ĉe la radio kiel programgvidanto, tiel li ekŝatis tiutipan laboron. Post forlaso de la armeo, li vagabondis la landon dumvoje pentrante kaj laborante por diversaj lokaj televidaj stacioj, por kovri la elspezojn. Finfine li alvenis al la aktorado, ekstudis en la akrorada lernejo Pasadena Playhouse, sed oni ne vidis en li talenton. Oni taksis lian aktoradon kaj tiun de lia amiko Dustin Hoffman plej malbona inter la studantoj, tute sen talento. Gene ne akceptis tion kaj translokiĝis al Novjorko, kie hejmiĝis ankaŭ Dustin Hoffman. Tie li plustudis en lernejo de George Morrison. Li iĝis baldaŭ stelulo de Broadway.

La internacian famon kaj la unuan Oscar-nomumon alportis por li la epizodista rolo en „Bonnie and Clyde”. Post tio, li daŭre ricevis ĉefrolojn, ekz. pro ludo de la legenda enketisto de la filmo „Franca kontakto” li ricevis Oskar-premion en kategorio plej bona aktoro. Ĉe la plej grandaj sukcesoj, abrupte, li retiriĝis por okupiĝi pri siaj ŝatataj aferoj. Estas konate, ke li entuziasmas por la aŭtomobiloj, partoprenis eĉ konkursojn. Li mem ŝatas stiri aŭtomobilon aŭ aviadilon. Post du jaroj, li retrovis la aktoradon.

Multaj premioj, Oskar-nomumoj kaj nova Oskar-premio (Unforgiven - epizodisto) pruvis, ke li decidis ĝuste. Li pruvis sian talenton en diverstemaj filmoj, kiujn li povas ludi surprize realeske.

Tri korinfarktoj devigis lin al ripozado, kio signifis okaze de li, verkadon de tri libroj. Li havas tri infanojn el la unua geedzeco, ili divorcis post 30 jaroj en 1986. Nuntempe li vivas kun la dua edzino (1991) Betsy Arakawa.

Filmaro

  • Welcome to Mooseport (2004)
  • Runaway Jury (2003)
  • Behind Enemy Lines (2001)
  • The Royal Tenenbaums (2001)
  • Heist (2001)
  • Heartbreakers (2001)
  • The Mexican (2001)
  • The Replacements (2000)
  • Under Suspicion (2000)
  • Enemy of the State (1998)
  • Twilight (1998)
  • Absolute Power (1997)
  • The Chamber (1996)
  • Extreme Measures (1996)
  • The Birdcage (1996)
  • Get Shorty (1995)
  • Crimson Tide (1995)
  • The Quick and the Dead (1995)
  • Wyatt Earp (1994)
  • Geronimo: An American Legend (1993)
  • The Firm (1993)
  • Unforgiven (1992)
  • Company Business (1991)
  • Class Action (1991)
  • Loose Cannons (1990)
  • Postcards from the Edge (1990)
  • Narrow Margin (1990)
  • The Package (1988)
  • Bat*21 (1988)
  • Mississippi Burning (1988)
  • |No Way Out (1987)
  • Another Woman (1987)
  • Superman IV: The Quest For Peace (1987)
  • Hoosiers (1986)
  • Power (1986)
  • Target (1985)
  • Twice in a Lifetime (1985)
  • Eureka (1984)
  • Misunderstood (1984)
  • Uncommon Valor (1983)
  • Under Fire (1983)
  • Reds (1981)
  • Superman II (1981)
  • All Night Long (1981)
  • Superman (1978)
  • The Domino Principle (1978)
  • A Bridge Too Far (1977)
  • March Or Die (1977)
  • French Connection II (1975)
  • Lucky Lady (1975)
  • Night Moves (1975)
  • The Conversation (1974)
  • Zandy's Bride (1974)
  • Bite the Bullet (1974)
  • Young Frankenstein (1974)
  • Scarecrow (1973)
  • The Poseidon Adventure (1972)
  • Prime Cut (1972)
  • The Hunting Party (1971)
  • The French Connection (1971)
  • I Never Sang for My Father (1970)
  • Downhill Racer (1969)
  • Marooned (1969)
  • The Gypsy Moths (1969)
  • Bonnie and Clyde (1967)
  • Hawaii (1966)
  • Lilith (1964)
  • Mad Dog Coll (1961)

Premioj, nomumoj