Gene Roddenberry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gene Roddenberry dum la jaro 1976

Eugene Wesley „Gene“ Roddenberry (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1921 en El Paso, Teksaso; mortis la 24-an de oktobro 1991 en Santa Monica, Kalifornio) estis verkanto de filmaj scenaroj kaj produktisto de televidaj kaj kinejaj filmoj. Aparte li konatiĝis kiel kreinto de la scienc-fikcia serio. La televidaj serioj Andromeda kaj Misio Tero de lia vidvino Majel Barrett estis kreitaj el lia heredaĵo. Li mem nomis sin humanisto.

Biografio

Gene Roddenberry naskiĝis somere de 1921 en Teksaso. Post la mezlerneja fino li mallonge vizitis la urban kolegion de Los-Anĝeleso. Dum la Dua Mondmilito li estis piloto de la usona aerarmeo. Post la milito li ĝis la jaro 1949 laboris kiel civila piloto ĉe la aviada kompanio Pan American. De 1949 ĝis 1956 li estis policisto en Los-Anĝeleso, laboris en la oficejo de la urba policestro kaj aparte preparis konceptojn por publikaj paroloj de sia ĉefo. Ekde komence de la 1950-aj jaroj li ankaŭ agis kiel memstara verkisto de filmaj scenaroj kaj sukcese konceptis la scenarojn inter alie por la televidaj serioj Dragnet, Highway Patrol, Dr. Kildare, Naked City, The U.S. Steel Hour kaj Have Gun, Will Travel.

En 1959 li provis realigi la unuan tute mem konceptitan televidan serion 333 Montgomery Street, kaj tiucele produktis provan epizodon, kiu tamen ne konvinkis televidajn kanalojn financi tutan serion. En tiu prova epizodo ĉefaktoris DeForest Kelley, kiu poste famiĝis en la rolo de d-ro Leonard McCoy en en la filmaro Star Trek.

En 1963 Gene Roddenberry bonŝancis: la filmprodukta firmao Metro-Goldwyn-Mayer aĉetis la serion The Lieutenant. En 1964 fine filmprodukta firmao ekinteresiĝis pri la ideo de la serio Star Trek: La tiutempe sendependa firmao Desilu Productions konvinkis la televidan entreprenon NBC doni al Gene Roddenberry 20.000 usonajn dolarojn, por el tri epizodaj konceptoj realigi unu. La produktado de la prova epizodo daŭris inter oktobro 1964 kaj februaro 1965. Tamen la televida entrepreno NBC tute ne konvinkiĝis: La filmo tro multekostis (630.000 usonajn dolarojn anstataŭ kutime 160.000 ĝis 180.000 dolaroj), tro longis (65 minutojn anstataŭ la tiutempe kutimaj 50 minutoj por epizodoj de televidaj serioj), kaj la utopieco de la scenaro, inter alie la tendenco de politika internaciismo, ŝajnis ne konvena al la tiama epoko.

Tamen oni kontraŭ ĉiu racia kalkulo konsentis produktigi duan epizodon, kaj poste daŭrigis la serion. En la unuafojaj prezentoj de la serio, la epizodoj ne estis viditaj de elstare multaj spektantoj, kaj plurfoje la televida entrepreno pripensis fini la produktadon de pliaj epizodoj. Grupo de fervoraj seriaj subtenantoj tamen ripete tre engaĝiĝis favore al daŭrigo de la projekto, verkis amason da petaj leteroj kaj sukcesis konvinki la manaĝerojn de la televida kanalo NBC daŭrigi la serion ĝis septembro 1969.

En 1969 Gene Roddenberry edziĝis al Majel Barrett. Post lia morto en 1991, lia vidvino filme realigis plurajn pliajn el liaj ideoj, inter alie la televidajn seriojn Andromeda kaj Misio Tero. Gene Roddenberry krome estis inter la unuaj homoj, kiuj decidis "kosme entombiĝi", do flosigi kapsulon kun cindro de la mortinta korpo en la kosmon.

Li estis la unua verkisto kaj filma produktisto, kiu ricevis honoran stelon en la "promenejo de furoro" (Walk of Fame) en Holivudo (1985).

Rekone al la viva verkaro de Gene Roddenberry, la Internacia Astronomia Unio (IAU) en 1994 decidis nomigi krateron sur la planedo Marso laŭ li. Li havas la marsajn koordinatojn −49,9° latitudo kaj 4,5° longitudo, kaj havas diametron de 140 km.

Eksteraj ligiloj

greke Gene Roddenberry ĉe Interreta filma datumbazo (angle) greke artikolo pri Gene Roddenberry en la Star-Trek-vikio Memory Alpha jen angle, germane kaj hispane