Genealogio de Baha'u'llah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mírzá 'Abbás-i-Núrí

La Genealogio de Bahá'u'lláh montras, ke li devenis de la persa familio nobela Núrí, kiu estis malnova, bonstata kaj influa familio de la distrikto de Tákur en la persa provinco de Mázindarán.

Mírzá 'Abbás-i-Núrí (m. 1839), pli bone konata kiel Mírzá Buzurg estis la patro de Bahá'u'lláh, Profeto-Fondinto de la Bahaa Kredo. Mírzá Buzurg estis la filo de Mírzá Riḍá-Qulí Big, filo de Mírzá `Abbás Khán Karbilá'í , filo de Ḥájí Muḥammad-Riḍá Big, filo de Áqá Muḥammad-`Alí, filo de Áqá Fakhr (n. 1618), filo de Shahríyár-Ḥasan [1].

Li servis kiel veziro (ministro) al Imám-Virdi Mírzá, la dekdua filo de Fatḥ-`Alí Sháh Qájár, kiu estis la "Ilĥani" (ĉefo de la klano) de la tribo Qájár. Mírzá Buzurg estis pli malfrue nomita guberniestro de Burújird kaj Luristán.

Li havis sep edzinojn, el kiuj tri estis konkubinoj, kaj almenaŭ dek-kvin gefilojn. Lia dua edzino nomiĝis Khadíjih Khánum kaj estis la patrino de Bahá'u'lláh.

Iu el la duon-fratoj de Baha'u'lláh nomita Mírzá Riḍá-Qulí asertis al la fama historiisto bahaa Mírzá Abu'l-Faḍl-i-Gulpáygání (1844-1914), ke lia familio posedis genealogian dokumenton, laŭ kiu ĝi devenas de la lasta reĝo sasanida Jazdigird la 3-a.

La genealogia arbo de Bahá'u'lláh havas ĉefe valoron simbolan rilate al lia aserto, ke li estas la plenumiĝo de profetaĵoj el diversaj religioj pri "Universala Savonto" [2], kvakam multaj homoj povus pretendi similan genealogion en regiono, kie diversaj civilizacioj jarmilaj renkontiĝis pace kaj milite. Jen kion skribis pri tio Shoghi Effendi Rabbání, kiu estis la pranepo de Bahá'u'lláh :

"Li devenis unuflanke de Abrahamo (la Patro de la Kredantoj) tra lia edzino Ketura, kaj aliflanke de Zoroastro, same kiel de la lasta reĝo sasanida Jazdigird la 3-a. Krome li estis praido de Jiŝaj kaj partoprenis tra sia patro Mírzá 'Abbás, pli bone konata kiel Mírzá Buzurg – nobelulo intime rilatanta al la ministeriaj rondoj de la kortego de Fatḥ-`Alí Sháh – iun el la plej malnovaj kaj famaj familioj de Mazenderano." [3]

En la sanktaj skribaĵoj legeblas, ke Abrahamo sendis orienten la filojn de sia alia edzino Ketura [4], kaj ke "Savanto" eliros el la idaro de la juda reĝo Davido [5] kaj de la persa profeto Zoroastro [6]. Laŭ la tradicia kronologio, Abrahamo estus vivanta 3800 jarojn antaŭ ni… matematike, milionojn de homoj precipe en mez-oriento povus aserti, ke ili estas praidoj de Abrahamo ! La sama rimarko validas por Zoroastro kaj Jiŝaj (la patro de la reĝo David), kiuj vivis 3000 jarojn antaŭ ni. Tamen rimarkinde estas, ke la historiistoj raportas geedziĝojn inter dinastianoj de Persio kaj judinoj ekzilitaj en Babilono (kiel Tabarí [7]) aŭ la edzinigon far la imamo 'Alí de la filino de la venkita reĝo Jazdigird kun Bostanaj, kiu estis praido de la reĝo Davido kaj la tiama estro de la ekzilitaj judoj en Persio (Roŝ Galut) [8][9].

Laŭ la genealogiaj retpaĝoj de David Hughes, Bahá'u'lláh ankaŭ estas ido de la hindua avataro Ramo, kaj de la antikvaj ĉina, turka kaj greka dinastioj, pro interligoj kun la sasanidoj.[10][11]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Genealogio de Bab

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».
  1. Listo de la idoj de Shahríyár-Ḥasan
  2. "A Unique Eschatological Interface : Bahá’u’lláh and Cross-cultural Messianism" Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine, verkita de Christopher Buck, publikigita en "In Iran: Studies in Bábí and Bahá'í History vol. 3" kaj eldonita de Peter Smith (Los Angeles: Kalimat Press, 1986) pages 157-180
  3. "God passes by" de Shoghi Effendi, en la 94-a paĝo
  4. Biblio en esperanto, vidu Genezon 25/1-6 Arkivigite je 2007-06-25 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Biblio en esperanto, vidu Libron de Jesaja 11/1-12 Arkivigite je 2007-06-25 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Artikolo en la angla lingvo de Vikipedio pri Zoroastro
  7. Kroniko de Tabari : Historio de la profetoj kaj de la reĝoj, libro 1-a parto 2-a, en la franca lingvo, eldonita de Actes Sud-Sindbab ISBN 2742733175
  8. Artikolo de Vikipedio en la angla lingvo pri Bostanaj
  9. Artikolo de Vikipedio en la angla pri la Davida linio
  10. Listo de Artikoloj de David Hughes. Arkivita el la originalo je 2003-10-29. Alirita 2003-10-29.
  11. Prapatroj de Bahá'u'lláh, la Promesito de ĉiuj epokoj