Genera gramatiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Noam Chomsky, la fondinto de genera sintakso

La genera sintakso estas teorio pri frazostrukturo kaj gramatika kapablo ĉe homoj. Alivorte, ĝi studas ĉiujn eblajn strukturojn en naturaj lingvoj. Kompreneble, priskribo de ĉiaj formoj de iu ajn homa lingvo estas laboro neebla. Tamen, se oni antaŭpostulas ke la lingvo rezultas de denaska kapablo lerni kaj uzi lingvon, la tasko estas tute alia, ĉar, tiam, sufiĉus kompreni la funkciadon de la mekanismo, kiu generas ĉiujn frazojn.

Fundamentoj

En la sepdekaj jaroj, kreiĝis skismo en la genera sintaksa komunumo. Unuflanke, estis matematikemaj lingvistoj, kiuj kritikis la tiaman generan lingvoterion asertante ke ĝi ne estis sufiĉe genera; aliflanke, troviĝis la disĉiploj de Noam Chomsky, kiuj defendis la kongruecon de la teorio el mensa vidpunkto. La unuaj kreis, surbaze de la teoria ilaro de tiu unua etapo de la genera sintakso, plurajn alternativajn skolojn kiaj la Sintagma Endocentra Gramatiko (HPSG), la Leksika Funkcia Gramatiko (LFG) kaj la Gramatiko de Alkroĉiĝantaj Arboj (TAG). Ĉi-lastaj estas ofte nomataj leksikaj teoriojunuigaj teorioj pro tio, ke ili baziĝas sur trajtaroj, enkoditaj en la leksiko, kiuj permesas la unuiĝon kun aliaj leksikaj elementoj portantaj aŭ bezonantaj samajn trajtojn. Tiel, la frazanalizo estas kompleksa sinsekvo de kunigoj. Tiaj ĉi-teorioj iom flankenlasis la zorgon pri la mensa kongrueco kaj universaleco de la gramatikaj modeloj. Do, estas pli malfacile krei multlingvajn modelojn per ili, sed kion ili perdas en universaleco, tion ili gajnas en ekzakteco kaj precizeco en modeloj unulingvaj. Pro tio unuigaj teorioj estas pli popularaj en komputikaj medioj.

La genera sintakso, en sia ĉefa kuranto (tiu de la lingvisto Noam Chomsky), postulas la ekziston de unu sola kaj sama lingvo-kapablo ĉe ĉiuj homoj. Tiu lingvokapablo estas konata sub la nomo de Universala Gramatiko (UG). Historie, la evoluo de ĝia konceptado konis, ĝis nun, kvin etapojn:

El ili, Principoj kaj Parametroj estas la plej pura. Ĝi, fakte, estas la referenco por la Minimumisma Programo. Kvankam aliaj leksikaj skoloj malproksimiĝis de la ĉefa genera konceptaro, "Principoj kaj Parametroj" estas utila por kompreni kelkajn el iliaj konceptoj. Pro tio, ĉi-sube, estas pli detala enkonduko pri ĝi.

En struktura lingvistiko la lingvo konsistis el du elementoj: lingvostrukturo kaj lingvaĵo. Lingvstrukturo estis la mekanismo (gramatiko) enhavanta la regulojn; lingvaĵo estis la rezulto de la uzo de tiuj reguloj. Do, la lingvostrukturo estas socia (konvencia; ĉiuj membroj de la socio devas iel konsenti pri, ekzemple, la signifo de vortoj) kaj la lingvaĵo estas individua (niaj esprimmanieroj estas malsamaj). En la chomsky-a lingvistiko, lingvaĵo iĝas rendimento, kaj lingvostrukturo estas anstataŭigata per (lingvo)kono. Lingvokono estis unue konceptita kiel simpla regularo, sed tiu vizio rapide montris siajn limojn, ĉar la lingvoreguloj interagas per moduloj, kies priskribo estis la ĉefa tasko de "Principoj kaj Parametroj".

Skoloj kaj konceptaro de la genera sintakso

Principoj kaj Parametroj

Ĉiu frazo havas internan strukturon determinantan, hierarĥie, la valoron de ĉiu vorto, kiu formas ĝin. La vortodistribuo ne estas hazarda; ĝi obeas al finia principaro. Alivorte, la sintaksaj reprezentaĵoj konsistas el primitivaj sintaksaj elementoj (vortoj kaj sintagmoj de sintaksaj kategorioj kiel substantivo kaj verbo) organizitaj en hierarĥiaj strukturoj. Tiuj reprezentmodeloj rezultas de finia principaro priskribanta la universalajn ecojn de gramatikaj operacioj (principoj). La malsamecoj inter lingvoj ŝuldiĝas al ekzisto de parametroj determinantaj la varieblon inter lingvoj aŭ inter variaĵoj de iu sama lingvo (parametroj). Do, analizante lingvon, gravas distingi tion, kio en ĝi estas konsekvenco de la apliko de principoj, de tio, kio estas propra al ĝi kaj konsistigas ĝiajn parametrojn.

La gramatiko estas modularo (blokaro). Ĉiu modulo determinas frazojn bone konstruitajn. Ĉiu modulo havas siajn proprajn primitivajn elementojn, siajn kombinregulojn kaj siajn kunmetkondiĉojn. La Teorio pri Rego kaj Ligo (poste, Principoj kaj Parametroj), estas fondita sur moduleca konceptado de la gramatiko. Ĝi estas organizata tiel ĉi:

  • Leksika modulo
  • Sintagmatika modulo
  • Tema modulo
  • Modulo pri Kazo
  • Modulo pri Movo
  • Modulo pri Ligo

La vortoj (aŭ leksemoj) havas, en la leksiko, kies unuoj ili estas, la specifadojn pri kategorio (verbo, substantivo, adjektivo, adverbo, prepozicio, determinanto, konjunkcio, ktp.), pri fonetika kaj morfologia datumoj, pri morfologiosintaksaj trajtoj (persono, genro, tempo, ktp.), pri subspecifigo kaj leksika selektado, pri semantika selektado, pri temaj funkcioj kaj pri la argumentostrukturo, kiu regas la kunmeteblojn. Ekzemple, la verbo doni havus la suban strukturon :

Leksemo : doni
Kategorio : V
Subspecifigo :
Temaj funkcioj :

Tiel, la vorto doni estas verbo (kategorio) kaj ĝi formas verban sintagmon. Ĝia konvencia eniro en la leksiko estas doni. Tiu verbo havas strukturon de argumentoj konsistantaj el du sintagmoj: unu substantiva (SS), la alia prepozicia (PS), realiĝanta per la prepozicio al. La argumentoj de "doni" ricevas semantikajn funkciojn indikantajn, kiu realigas la agon (AGANTO), kiu profitas el ĝi (PROFITANTO) kaj kiu ricevas la agon (TEMO).

La metodologiaj premisoj de "Principoj kaj Parametroj" estas :

  • Sintaksigo: ĉiu (lingva) fenomeno enhavas sintaksan strukturon kaj povas esti karakterizita en sintaksaj termoj.
  • Unuformigo: du fenomenoj, kiuj dividas samajn ecojn, estas, fakte, la sama fenomeno je iu nivelo de analizo.
  • Prioritateco de konfiguracio: ĉiuj sintaksaj fenomenoj povas esti traktataj kiel minimumaj konfiguraciaj ecoj de la sintaksa strukturo.

Tiuj ĉi kriterioj permesas kompreni la ĝeneralan metodon de "Principoj kaj Parametroj" kaj de la Minimumisma Programo.

Teorio

"Principoj kaj Parametroj" ripozas sur la ideo, ke la vortrilatoj en la frazo estas kunsekvenco de la datumoj enkoditaj en la leksikunuoj, kiuj estas projekciitaj hierarĥie. Tio ĉi signifas, ke la transitiveco ludas gravan rolon en la reprezentado de sintaksaj rilatoj. Ni prenu, ekzemple, leksemojn dormi kaj pentri; kion ni unue rimarkas, estas, ke la diferenco inter la du verboj troviĝas en la transitiveco: la frazo ni pentras portreton havas sencon, kio tute ne estas la kazo de ni dormas portreton. La sintaksa diferenco inter ambaŭ leksikunuoj troviĝas en ilia strukturargumento; pentri bezonas direktan objekton, sed dormi ne povas alpreni tian argumenton. Do, la subspecifigo estas malsama:

Alidire, kiam en frazo ni rekonas la vorton pentri, ni atendos, ke ĝi estu sekvata de substantiva objekto (veras, ke la akuzativo en Esperanto povas variigi tiun ĉi aserton, sed momente ni akceptu, ke la baza frazostrukturo en Esperanto estas '[Subjekto, Verbo, Objekto]'), kio tute ne estas la kazo de 'dormi', por kiu ni ne atendas objekton post ĝi. Nun ni prenu du instancojn de la verbo salti kaj ni komparu ilin: la kato saltis en la ĉambro kontraŭ la kato saltis en la ĉambron. Kio igas, ke ni interpretu malsame ĉiun el ili? Ni rimarkas, ke ambaŭ dividas saman subspecifigon (t. e. la prepozicia sintagmo: [SP en [SS]]), do, kial ni komprenas, ke unu indikas lokon, kie okazas la ago, dum la alia indikas direkton? Fakte, ni sukcesas rekoni la diferencon danke al temaj funkcioj. La tema funkcio de la unua frazo estas loko; tiu de la dua estas direkto (kiu normale prenas akuzativon en Esperanto). Tiel la datumoj en la leksiko por iri estas:

Teorio permesas strukture reprezenti tiujn rilatojn. Por tion fari ĝi postulas, ke ĉiu sintagmo estu endocentra (t. e. la kategorio aŭ etikedo de la vorto estas ankaŭ tiu de la tuta sintagmo) kaj ke ĉiu sintagmo enhavas sian propran strukturon de argumentoj. Tiel, por doni ni havas:

La supra bildo montras la arbeskan strukturon de la leksemo doni. La supra nivelo, SV, estas konata kiel maksimuma projekcio, la suba estas la minimuma projekcio (), kaj la meza estas, do, la meza projekcio (). Ĉiu nivelo de la sintagmo estas homogena kaj posedas la saman kategorion kiel la supera projekcio (tial ĝi estas endocentra). Sintagmo (nivelo XS) havas tiom da mezaj projekcioj, kiom da (devigaj) argumentoj. Pro tio en la bildo estas du mezaj projekcioj: la verbo doni havas du argumentojn, la unua estas substantiva (SS), la dua prepozicia (PS). Sekve, la reprezento de la verbo 'dormi' estas pli simpla:

Tiu ĉi reprezentsistemo estas difinita en la Teorio X-baro (Teorio ). Ĝi specifas, kio estas frazo, pere de serio de duumaj rilatoj. Tiel, ĉiu frazo havas kapon (minimuma projekcio), kiu estas la plej surfaca nivelo de la elparolo. En niaj ekzemploj, doni estas la kapo de verba sintagmo; sekve domo estas la kapo de substantiva sintagmo. La ĉefa rilato estas la regado (pro tio la unua versio de "Principoj kaj Parametroj" estis konata kel Teorio pri Rego kaj Ligo); per ĝi eblas noti la naturon de la rilato inter du elementoj.

Regado

Ni konsideru la frazon 'la hundo formanĝis la viandon. Ĝia reprezentado laŭ la Teorio X-baro estus tiel (en simpligita versio):



Kie KS estas Komplementa frazo (do, ĝi enhavas plenan deverban strukturon), IS estas infleksia frazo (ĝi enhavas infleksiitan verbon), DS estas determinanta frazo (ĝi entenas pronomon aŭ substantivan sintagmon komenciĝantan per artikolo) kaj VS estas verba frazo. Ĝi estas (simpligite) arbeske reprezentebla:

Tiu ĉi bildo permesas pli bone rimarki konfiguraciajn rilatojn ol la normale uzata parenteza sistemo. Nu, estu kapo kaj asociita frazo (sintagmo), la fraza kategorio regas la kapon (VS regas sian kapon, ). Ĝi regas ankaŭ ĉiujn specifantojn (artikolojn, ekzemple) kaj komplementojn (objektojn) de la kapo (alidirite, VS regas ankaŭ la sintagmon DS, kaj ĉiajn projekciojn sub ĝi).