Generacio de la 27a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lorca, 1934
Statuo al Rafael Alberti

Per la termino generacio de la 27ageneracio de 1927 oni konas serion de poetoj hispanaj de la 20a jarcento kiu famiĝis en la kultura etoso ĉirkaŭ la jaro 1927,[1] reference al omaĝo fare al Luis de Góngora kiu celebriĝis tiujare en la Ateneo de Sevilo pro la tria centjariĝo de lia morto en kiu partoprenis majoritato de la poetoj konsiderataj kutime ties membroj.

Pri la koncepto generacio[redakti | redakti fonton]

La koncepto generacio estis pridisputita, ĉar ĝi estas historiografia kaj la enhavataj aŭtoroj ne nepre plenumas la kriteriojn kiujn Julius Petersen atribuas al tiu koncepto; temas pli bone dirite pri "generacia grupo" de aŭtoroj kaj tiele oni parolas ofte pri grupo de la 27a. Tamen la etikedo "generacio" estas amplekse akceptita, kvankam kun limigo diversa kaj polemikiga, kaj oni proponis la aliajn nomojn: Generacio Guillén-Lorca; Generacio de 1925 (aritmetika averaĝo de la dato de publikigo de la unua libro de ĉiu aŭtoro); Generacio de la Avangardoj; Generacio de la amikeco; Generacio de la Diktaturo (pro Primo de Rivera, ne pro Franco); Generacio de la Respubliko (pro la Dua Hispana Respubliko), ktp.

La komponantoj de la grupo[redakti | redakti fonton]

Monumento al Gerardo Diego, ĉe la strato Pío Baroja, antaŭ la Kantabridomo, Madrido.

La kutime menciita poetaro de la grupo de la 27a limiĝas al dek aŭtoroj: Jorge Guillén, Pedro Salinas, Rafael Alberti, Federico García Lorca, Dámaso Alonso, Gerardo Diego, Luis Cernuda, Vicente Aleixandre, Manuel Altolaguirre kaj Emilio Prados, sed estis ankaŭ multaj aliaj verkistoj, novelistoj, eseistoj kaj dramaturgoj kiuj apartenas al ĝi, el Max Aub al aliaj pli aĝaj, kiaj Fernando Villalón, José Moreno VillaLeón Felipe, kaj aliaj pli junaj, kiaj Miguel Hernández, kiu plej ofte (eble erare) estas enkadrita en la unua generacio de postmilito, krom aliaj aŭtoroj kiaj José María Quiroga Plá. Aliaj verkistoj estis forgestitaj de la kritikistaro, kiaj Concha Méndez-Cuesta, poetino kaj verkistino de teatro, Juan Larrea, Mauricio Bacarisse, Juan José Domenchina, José María Hinojosa, José BergamínJuan Gil-Albert. Ankaŭ oni parolas pri la alia generacio de la 27a, laŭ nomigo fare de unu el ties komponantoj, nome José López Rubio, kiu estis formita de humoristoj disĉiploj de Ramón Gómez de la Serna, nome Enrique Jardiel Poncela, Edgar Neville, Miguel Mihura kaj Antonio de Lara, «Tono», verkistoj kiuj dum la postmilitoi formis la redaktoteamon de La Codorniz...

Krome ne la tuta literatura produktado de la 27a estis verkita kastililingve; kelkaj verkis en aliaj lingvoj, kiaj Salvador Dalí aŭ Óscar Domínguez, kiuj verkis en franca, aŭ en angla, kiaj Felipe Alfau; krome aliaj nehispanaj verkistoj kaj artistoj ege rilatis kaj aktivis kadre de la generacia agado aŭ stetiko, kiaj Pablo Neruda, Vicente Huidobro, Jorge Luis BorgesFrancis Picabia.

Menciindas ke la Generacio de la 27a estis fenomeno ne nur madrida, ses serio de kernoj kreativaj dise tra la tuta Hispanio kaj interplekte rilatitaj inter si. Krom la madrida kerno, la plej gravaj estis tiuj de Malago, ĉirkaŭ la revuo Litoral, Sevilo, ĉirkaŭ la revuo Mediodía, kaj Kanario, ĉirkaŭ la revuo Gaceta de Arte; kaj enkalkulante aliajn minorajn kernojn sed gravajn en Galegio, Kantabrio, Katalunio kaj Valadolido.

Menciindas ankaŭ ke kelkaj membroj de la grupo kultivis aliajn artajn fakojn, kiaj Luis Buñuel, kinisto, K-Hito, karikaturisto kaj distristo, Salvador Dalí kaj la superrealistaj pentristoj, Maruja Mallo, pentristino kaj skulptistino, Benjamín Palencia, Gregorio Prieto, Manuel Ángeles Ortiz, Ramón Gaya kaj Gabriel García Maroto, pentristoj, Ignacio Sánchez Mejías, taŭrludisto, aŭ Rodolfo Halffter kaj Jesús Bal y Gay, komponistoj, la Halffter (Ernesto kaj Rodolfo), Juan José Mantecón, Julián Bautista, Fernando Remacha, Rosa García Ascot, Salvador Bacarisse kaj Gustavo Pittaluga. En Katalunio estis la kataluna grupo, kiu prezentiĝis en 1931 laŭ la nomo de Grupo de Artistas Catalanes Independientes formita de Roberto Gerhard, Baltasar Samper, Manuel Blancafort, Ricardo Lamote de Grignon, Eduardo Toldrá kaj Federico Mompou.

La tendencoj de la 27a[redakti | redakti fonton]

Reale la nomata generacio de la 27a estis grupo nehomogena; kutime oni ordigis lin per paroj aŭ triunuoj. Ekzemple, la poetoj de novpopularismo nome Rafael Alberti kaj Federico García Lorca, ene de serio pli ampleksa klopodis alproksimiĝis al la poeziarto de Gil Vicente kaj de la Romancaro, aŭ al la Kantara Liriko, serĉe de popolaj fontoj kaj de la folkloro de la tradicia liriko.

Aliflanke, estas du profesoroj de hispanlingva filologio kiuj kunhavas komunajn interesojn kaj kiuj eĉ estis amikoj kaj sekvis similajn viv- kaj verk-itinerojn, ĉar ties poetiko estas fundamente jesa kaj optimisma; temas pri Jorge Guillén, kies verko estas enhavata sub la titolo Aire nuestro influita de la nomata pura poezio simia al tiu de Paul Valéry kaj formita de kvin libroj (Cántico, Clamor, Homenaje, ...Y otros poemas kaj Final), kaj Pedro Salinas, la granda ampoeto de la 27a.

La grupo superrealista estas pli multnombra, kun la Nobel-premiito Vicente Aleixandre, eble la plej influa de la generacio dum la lasta duono de la 20a jarcento, kaj Luis Cernuda. Krome aliaj poetoj de la 27a suferis la superrealisman influon kaj trapasis etapojn markite de tiu stetiko: Rafael Alberti, ekzemple, komponis la lastan parton de Sobre los ángeles kaj Sermones y moradas en superrealistaj versikloj kaj Federico García Lorca ricevis ties efikon en Llanto por Ignacio Sánchez Mejías, Poeta en Nueva York kaj la Sonetos del amor oscuro. Superrealistan epokon havis ankaŭ José María Hinojosa ĉe sia La flor de Californía kaj Emilio Prados. Tiuj du laste menciitaj, kun Vicente Aleixandre, kies infanaĝo okazis en Malago, García Lorca, kiu pasis longajn sezonojn ĉe la malaga marbordo, José Moreno Villa kaj Manuel Altolaguirre, konstituas lo nomitan grupon de Malago, formita ĉefe ĉirkaŭ la revuo "Litoral" (marbordo).

Dámaso Alonso kaj Gerardo Diego konstituas la kernon de la malmultaj membroj kiuj restis en Hispanio post la Enlanda Milito. Gerardo Diego kombinis tradicion kaj avangardon (kio povas esti ĝenerale konsiderata kiel la ĉefa generacia trajto), ege varia ankaŭ pri sia temaro, ekde taŭrludado al muziko kaj religiaj sentoj, pejzaĝoj aŭ ekzistadismaj enhavoj.

Ankaŭ samseksemo estis foje porokaza temo, observebla en la verkaro de Luis Cernuda, Aleixandre, Federico García Lorca, Emilio Prados aŭ Juan Gil-Albert, kaj en la verko de la pentristo Gregorio Prieto.

Poetaro[redakti | redakti fonton]

Membroj de la generacio de la 27a konsiderita amplekse, estus laŭ kronologia ordo:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.materialesdelengua.org/LITERATURA/HISTORIA_LITERATURA/GENERACION27/generacion27_1.htm

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mainer, José-Carlos, La Edad de Plata (1902–1936). Ensayo de interpretación de un proceso cultural. Madrid: Cátedra, 1983.
  • Díez de Revenga, Francisco Javier, Panorama crítico de la generación del 27, Madrid, Castalia, 1987.
  • Alonso, Dámaso, «Una generación poética (1920–1936)», Poetas españoles contemporáneos, Madrid, Gredos, 1965, págs. 155–177.
  • Anderson, A., El Veintisiete en tela de juicio, Madrid, Gredos, 2006.
  • Diego, Gerardo, Antología de Gerardo Diego. Poesía española contemporánea, Ed. de A. Soria Olmedo, Madrid, Taurus, 1991.
  • Cano, José Luis, La poesía de la generación del 27, Madrid, Guadarrama, 1970.
  • González Muela, Joaquín, El lenguaje poético de la generación Guillén-Lorca, Madrid, Ínsula, 1954.
  • González Muela, Joaquín y Rozas, Juan Manuel, La generación del 27. Estudio y antología, Madrid, Istmo, 1986, 30 ed.
  • Gullón, Ricardo, «La generación poética de 1925», La invención del 98 y otros ensayos, Madrid, Gredos, 1969, págs. 126–161.
  • Rozas, Juan Manuel, La generación del 27 desde dentro (Textos y documentos), Madrid, Alcalá, 1974.
  • Rozas, Juan Manuel, El 27 como generación, Santander, La Isla de los Ratones, 1978.
  • Torre, Guillermo de, Literaturas europeas de vanguardia, Ed. de J. M. Barrera López, Sevilla, Renacimiento, 2001.
  • Ilie, Paul, Los surrealistas españoles, Madrid, Taurus, 1972.
  • Geist, A. L., La poética de la generación del 27 y las revistas literarias: de la vanguardia al compromiso (1918–1936), Barcelona, Labor, 1980.
  • Cernuda, Luis, «Generación de 1925», Estudios sobre poesía española contemporánea, Madrid, Guadarrama, 1957, págs. 181–196.
  • Cirre, J. F., Forma y espíritu de una lírica española (1920–1935), México, Gráficas Panamericana, 1950.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]