General Motors
General Motors Company (GM; Esperante: Ĝeneralaj Motoroj Kompanio) estas multnacia aŭtomobila fabrikfirmao fondita en 1908 kun centrala oficejo en Detroit, Miĉigano, Usono. Ekde 2008, GM dungas pli-malpli 266.000 homojn ĉirkaŭ la mondo, komparite de industria antaŭulo Toyota kiu dungas proksime 316.000 laboristojn. GM estas la 9-a plej granda publike komercita borsero, post kontraŭulo 5-a ranga Toyota en la listo Fortune 500. Ĝi estas konsiderata unu el la "Grandaj 3 de Detroit" automobilaj firmaoj de Usono, kune kun Ford kaj Chrysler.
Ĝi fabrikas aŭtomobilojn kaj kamionojn en 35 apartaj landoj kaj vendas ilin sub la fabrikmarkoj Buick, Cadillac, Chevrolet, Daewoo, GMC, Holden, Hummer, Opel, Pontiac, Saab, Saturn, Vauxhall, kaj Wuling.
Plia legaĵo
- Artikolo
- "La koro de la usona aŭto-industrio ĉesis bati", La mondo diplomatia, majo 2009.