General Motors EV1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
General Motors EV1
General Motors EV1, Museum Autovision, Altlußheim
EV1
EV1

EV1 estis la unua elektra aŭtomobilo produktita ĉe General Motors en la Usono. La eksperimenta aŭto estis la sola veturilo en la historio de la kompanio, uzata la "General Motors"-an insignon. GM produktis ĉ. 800 EV1-aŭtojn kun kondiĉo, ke - post trijara lizingo – la aŭtoj revenas al la kompanio. Tio estis nur aĉetebla en Kalifornio kaj Arizono kaj sole nur ĉe la Saturn-vendistoj. La unua generacio de EV1 uzis plumbo-acidajn bateriojn en 1996 (kiel modela jaro 1997) kaj la dua generacio kun nikel-metalhidridajn bateriojn en 1999. Kiam la aŭtoj revenis el lizingo, oni transformis ilin konforme al la dua generacio. GM eldonis pli ol $1 miliardojn da usona dolaro por evoluigi kaj surmarketigi EV1-on, sed la kompanio haltigis la programon 2003, ĉar rigardis ĝin ne-profitdona.

Kiam la programo finiĝis, la aŭtoj estis rezervitaj en Burbank (Kalifornio). GM donis la kelkajn da EV1-oj al universitatoj por inĝenieraj studentoj kelkajn al muzeoj (Smithsonian Institution). Marte de 2005, la lastaj 78 rezervitaj aŭtoj estis transportitaj al GM Desert Proving Grounds en Mesa (Arizona), por "fina dispono", frakasi kaj recikligi ilin, spite al la indigno kaj publikaj protestoj. Pli ol 100 homoj ofertis aĉeton de la elektraj aŭtoj, sed GM rifuzis tion, ĉar li ne volis akcepti leĝajn protestojn pro la mankontaj aŭto-eroj, kiujn la firmao devus certigi por la aĉetintoj en la estonto.

La eksperimento ne estis tute senvana, ĉar oni kolektis spertojn kaj antaŭenigis la baterian teknologion. [1][rompita ligilo].

La aŭtomobilo veturis 55 ĝis 95 mejloj (90 ĝis 150 km) kun ŝargo de plumbo-acidaj baterioj kaj 75 ĝis 130 mejloj (120 ĝis 210 km) kun unu ŝargo de nikel-metalhidrida baterio. La reŝargo daŭris 8 horojn, la bateria pako konsistis el 26 12-voltaj plumboacidaj baterioj kun 67,3 MJ da energio aŭ 26 13,2-voltaj nikel-metalhidridaj baterioj kiuj entenas 95 MJ da energio.

La modifita EV1-prototipo akiris landan rapidan rekordon por elektra veturilo kun 183 mejloj (295 km/h) en 1994.

La prezo de aŭto estis $33,995 to $43,995, ĉe luado oni devis pagi $299 ĝis $574 monate. La kosto de elektra kurento por aŭto estis 1/3 ĝis 1/2 de la prezo ĉe simila dizela aŭto.