Generalo
Generalo indikas, ĉe militistaroj de la plejmultaj nacioj, la plejaltgradan rangon de oficiroj de la terarmeo kaj aerarmeo dum pactempo. Dum militoj kelkaj nacioj ordenas homojn pro elstaraj agoj per titoloj kiuj superas generalon: marŝalo, ĉefgeneralo aŭ armegeneralo.
La plejmultaj armeoj indikas la gradon per ŝultrojmarkoj (epoletoj) de oraj aŭ arĝentaj (ekzemple en la usona armeo) steloj. La generalo de NATO-ŝtatoj portas kvar stelojn kaj estas tiel ofte nomita kvarstela generalo.
Usono
- Brigada generalo: 1 stelo
- Generalmajoro: 2 steloj
- Generalleŭtenanto: 3 steloj
- Generalo: 4 steloj
- Generalo de la Armeo: 5 steloj (General of the Army, ekvivalenta al Marŝalo))
Francio
- Brigada generalo: 2 steloj
- Divizia generalo: 3 steloj
- Generalo de armea korpuso: 4 steloj (Général de corps d'armée, ekvivalenta al Generalleŭtenanto)
- Armea generalo: 5 steloj
Eksteraj ligiloj
greke The Generals of WWII (angle)
Proverbo
Ekzistas proverboj pri generalo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Bona kaporalo revas esti generalo. ” „ Inter generaloj parolu pri bataloj. ” „ Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo. ”