Genetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapa genético o cariograma.jpeg

Genetiko (aŭ genscienco) estas branĉo de biologio, kiu okupiĝas pri la heredado de ecoj de vivaĵoj, ĝia kemia fundamento kaj ĝia efiko sur la disvolviĝon de la individuo kaj la evoluon de la specio.

La scio pri la heredado de karakterizaĵoj estis implicite uzata ekde prahistoriaj tempoj por plibonigi terkultivadon kaj bestobredadon. Tamen, la moderna genscienco, kiu provas interpreti la mekanismojn de heredado, sole komencis kun la laboro de Gregor Mendel meze de la deknaŭa jarcento. Kvankam li ne konis la fizikan bazon por heredado, Mendel observis, ke heredado estas fundamente diskreta procedo, kie specifaj trajtoj estas sendepende hereditaj — tiujn bazajn unuojn de heredado oni nun nomas genoj.

Genoj estas regionoj de DNA, molekulo konsistanta el ĉeno de kvar diversspecaj nukleotidoj - la sinsekvo de ĉi tiuj nukleotidoj estas la genetikaj informoj, kiujn la organismoj heredas. DNA ĉefe aperas en duobla grundita formo, kun nukleotidoj sur ĉiu fadeno kompletiga reciproke. Ĉiu fadeno povas agi kiel ŝablono por sintezo de nova partnera fadeno - ĉi tio estas la fizika mekanismo por la kopio kaj heredo de genetikaj informoj.

Chromosome.jpg

La sinsekvo de nukleotidoj en DNA estas uzita de ĉeloj por produkti specifajn sinsekvojn de aminoacidoj, estigantaj proteinoj - korespondado nomata la genetika kodo. Ĉi tiu sinsekvo de aminoacidoj en proteino determinas kiel ĝi aliiĝas en plastika strukturo; ĉi tiu strukturo siavice responsas pri la proteina funkcio. Proteinoj plenumas preskaŭ ĉiujn bezonatajn funkciojn por ĉeloj vivo kaj reproduktado. Ŝanĝo en DNA-sinsekvo povas ŝanĝi la proteinan strukturon kaj konduton, kaj ĉi tiu povas kauzi dramecajn sekvojn en la ĉelo kaj ĝenerale en la organismo.

Kvankam genetiko ludas grandan rolon en determinado de la apero kaj konduto de organismoj, estas la interrilato de genetiko kun la natura medio kaj organismaj spertoj, kiuj determinas la finfinan rezulton. Ekzemple, dum genoj determinas ies alton, la nutrado kaj sano, kiujn tiu persono spertis en infanaĝo ankaŭ havas grandan efikon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]