Geneviève Immè

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geneviève Immè
Persona informo
Geneviève Immè
Naskonomo Geneviève Marie Duron
Naskiĝo 31-an de majo 1929 (1929-05-31)
en Issy-les-Moulineaux, Seine
Morto 11-an de junio 2012 (2012-06-11) (83-jaraĝa)
en Paŭo, Pyrénées-Atlantiques
Lingvoj francalatina vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Geneviève IMMÈ (fraŭline: Métais; naskiĝinta proksime de Parizo la 31-an de majo 1929, mortinta en Pau la 11-an de junio 2012)[1] estis poetino de la lingvoj franca, okcitana kaj latina. Kelkaj konsideris ŝin la lasta granda poeto latinlingva de Franclando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi instruis la lingvojn francan, latinan kaj helenan en la gimnazio Louis-Barthou en Pau, paralele ŝi baldaŭ deĵoris ankaŭ altlerneje. Verki kaj eldoni latinaĵojn ŝi komencis en la jaro 1954-a, ankoraŭ sub la familia nomo Métais, nomo de sia unua edzo. En la 1969 ŝi partoprenis la Konkurson de Avinjono pri la viva latina lingvo. Vidviniĝinte ŝi edziniĝis en 1978 al la poeto kaj latinlingva verkisto Antonino Immè el Sicilio kun kiu ŝi ekeldonis la internacian latinlingvan fakgazeton M.A.S. (akronimo por: Memento Audere Semper - ne forgesu ĉiam havi kuraĝon; la titolo estis eldiro de la itala verkisto Gabriele D'Annunzio). La gazeto aperis daŭre ĝis la 2010-a jaro.

Krom poeziaĵoj menciindas inter la verkaro ankaŭ romano kun la titolo Saeculorum transvectio kaj diversaj tradukoj de franclingvaj aŭtoroj latinen, ekz. la libro Maria Capodelania de Louis Hémon en 1995, publikigita en la eldonejo de la germana verkisto Reinhard Brune.

La poemojn ŝi kolektis en la volumoj Amatoria periegesis. Voyage d'amour, carmina bilinguia (Mazet St Voy, éditions Tarmeye, 1991) kiel ankaŭ en Per auras iacta. Jeté au vent (éditions Tarmeye, Mazet Saint Voy, 1993).

Kun sia dua edzo ŝi parolis nur latine, pri kiu fenomeno rakontis Karl-Heinz von Rothenburg post vizito en Pau en 2008 la jenon[2]:

1978 hatte sie in zweiter Ehe den Sizilianer Antonino Immè geheiratet. Beide hatten schon Gedichte und Bücher in lateinischer Sprache veröffentlicht. Sie hatten also ausgezeichnete Lateinkenntnisse. Da Geneviève kein Italienisch und Antonino kein Französisch sprach, beschlossen sie daher, in ihrer Ehe lateinisch zu reden. Sie hatten nach einiger Zeit eine solche Übung, dass sie sich fließend in dieser Sprache unterhalten konnten. Dies dürfte wohl weltweit die einzige Ehe gewesen sein, in der sich die Eheleute ausschließlich auf Lateinisch unterhielten.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

La Franca Akademio distingis ŝin en 1992 per la ora medalo de la Premio Théophile-Gautier pro ŝia antologiego Amatoria periegesis. Kelkaj eĉ konsideris ŝin la lasta grava poeto latinlingva de Francio post kies morto formortus longega tradicio.[3]: La belga latinlingva poeto Alain van Dievoet skribis poemon en heksametroj omaĝe al ŝi[4]:

Te celebro, sed digna cani meliore poeta, / felix quae vixti quondam cum vate marito, / o quae Gallarum superes nunc unica vates! / Non solum Musae sed Amor tua carmina Fidus / concelebrant nobis atque immortalia reddent: / non Musae lacrimas spernunt, non mitia corda, / non memorem spernunt Venerem, non pectora casta.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Saeculorum transvectio, Leichlingen, maison d'édition Reinhard Brune, 1976.
  • "Inter eximios latinitatis vivae fautores Iohannes Capelle", ĉe: Melissa, 1984, numero 4, p. 11.
  • "Antiquis de rebus...libri novi", ĉe: Melissa, numero 5, 1985, p.9.
  • "Res unius diei", ĉe: Melissa, numero 7, anno 1985 (kune kun Antoninus Immè)
  • "De institutione latina in scholis", ĉe: Melissa, numero 9, 1985, p. 2–3.
  • "S.O.S. Succurrite O Sodales", ĉe: Melissa, numero 14, 1986, p.3.
  • "De phonocaseta MEL II", ĉe: Melissa, numero 19, 1987, p. 16.
  • "Succurristis, o sodales", ĉe: Melissa, numero 21, 1987, p. 7.
  • "Miscellanea ad Antoninum meum collecta", ĉe: Melissa, numero 27, 1988, p. 16.
  • "Epistola", cxe: Melissa, numero 36, 1990, p. 6.
  • Epistulae decem, Edizioni Pergama, Viale Ezio 7, Milano, 1990.
  • "Petronius alter", ĉe: Melissa, n. 40, 1991, p. 10-14.
  • Amatoria periegesis. Voyage d'amour, carmina bilinguia, Mazet St Voy, éditions Tarmeye, 1991.
  • Per auras iacta. Jeté au vent, éd. Tarmeye (F-43520 Mazet Saint Voy), 1993.
  • Aloisii Hémon Maria Capodelania, narratio Canadica in Latinum versa a Genovefa Immè, ed. Domus editoria Rainardi Brune, 1995 (Postfach 1146, D-40736 Langenfeld).
  • "Maria Capodelania animos commovet", ĉe: Melissa, numero 71, 1996, p. 14-15.
  • "Consilium 'Alcuinus' dictum proposuit Albinus Flaccus Parisinus, in Latinum convertit Genovefa Immè", cxe: Melissa, numero 74, 1996, p. 10-13.
  • Haïkaï quotidiens. Haïcua cottidiana, Mazet St Voy, ed. Tarmeye, 1998, 157 p.
  • Novae fabulae, coll. Babel-Nova (Latine scire, gradus primus), Neapoli, Italibri, 2001.
  • Hirundo et canis, coll. Babel-Nova (Latine scire, gradus secundus), Marigliano, Italibri, 2003, 48 pp.
  • Linguae Latinae schola, Marigliano, Italibri, 2003, 148 pp.
  • Linguae Latinae schola, Vol. II, Marigliano, Italibri, 2005.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Francisca Deraedt: "In memoriam Genovefae Immè", ĉe: Melissa, n° 172, Bruxellis, 2013, pp. 15-16

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Karl Heinz von Rothenburg vizitas s-inon Immè en 2008, kun foto

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anonco pri ŝia morto.
  2. Traduko: En 1978 ŝi edziniĝis en dua geedzeco al la siciliano Antonino Immè. Ambaŭ jam publikigis poemojn kaj librojn en la latina, do ilia lingvonivelo estis elstara. Ĉar Geneviève ne sciis la italan kaj Antonino ne sciis la francan ili decidis komuniki en la latina. Post malmulte da tempo la daŭraj ekzercoj permesis fluegan babiladon. Eble temis tutmonde pri la ununura geedzeco en kiu la paro ekskluzive komunikis latinlingve!
  3. Legu ĉe Jozef Ijsewijn, Companion to Neo-Latin Studies, Amsterdam-New York - Oxford, 1977, p. 89: "To the north of the Alps France is certainly one of the most important province of Neo-Latin....France had maintained the lofty traditions of the Middles Ages and was the homeland of a large number of the best Latin writers from the time of Gregory of Tours to the time of Bernard of Clairvaux, Hildebert de Lavardin and so many others. France continued maintaining these traditions during the modern era : throughout the sixteenth and seventeeth century literature in France was virtually bilingual. ...In fact it was not until after the French Revolution that Latin died out."
  4. Tradukite: Mi laŭdas vin, kvankam vi meritus esti laŭdata de pli bona verkisto. Feliĉulino, kiu vi vivis iam kun profeto-edzo, estante nun la ununura restinta profetino de Franclando. Ne nur la Muzoj sed ankaŭ la dio Amor gloras viajn skribitaĵojn kaj igas ilin porĉiamaj. La Muzoj ne hontas nek pro larmoj nek pro dolĉaj sonoj nek pro amoraĵoj nek pro ĉasteco."