Genezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

Genezo (mallonge Gen) estas la unua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la unua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Nomo

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: בראשית ("en la komenco") laŭ la unuaj vortoj
  • en la greka Septuaginto: (LXX) ΓΕΝΕΣΙΣ
  • en la latina Nova Vulgato: Liber Genesis (libro de la genezo).

Genezo signifas "estiĝo", "formiĝo", "historia deveno". La libro nomiĝas tiel, ĉar ĝi rakontas pri la ekesto de la mondo, pri la plej frua historio de la homo, kaj pri la komenco de la popolo Izrael.

Aŭtoro

Longe oni opiniis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.

Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!

Enhavo kaj strukturo

Lot kaj liaj filinoj laŭ Lucas van Leyden

Jen ebla dispozicio: [1]

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
  2. Jen kelkaj konataj perikopoj el Genezo:

    • La unua homo, Adam, estas kreata el polvo de la tero.
    • Eva estas kreata el Adam.
    • Post la peko, Adam kaj Eva estas forpelataj el la Edena ĝardeno.
    • Kain mortigas sian fraton Habel.
    • Per la diluvo pereas ĉio viva krom Noa kaj tiuj, kiuj estas en la arkeo.
    • La homoj en Babel konstruas turon ĝisĉielan, kaj Dio konfuzas ilian lingvon.
    • Dio promesas al Abraham landon, idojn kaj benon.
    • Dio faras interligon kun Abraham kaj Sara.
    • Abraham estas preta oferi sian propran filon Isaak.
    • Jakob vidas en sonĝo ŝtuparon ĝis en la ĉielon.
    • La fratoj de Jozef forvendas lin en Egiptujon.

    Teksto en Esperanto

    La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla

    Vidu ankaŭ

    Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda