Genius

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Genius estis hungarlingva monata literatura revuo en Arad, Rumanio inter januaro kaj aŭgusto 1924. Ĝi aperis per subteno de Kölcsey Egyesület sub ĉefredaktado de Zoltán Franyó, respondecredaktado de Dániel Nagy, direktorado de Béla Zala. Ĝia subtitolo en puraj lingvoj estis: "Az egyetemes kultúra folyóirata" (Revuo de universala kulturo). El mondliteraturo ĝi publikis de Hugo von Hofmannsthal, Li Tai-Po, Paul Verlaine, W. B. Yeats; Luigi Pirandello, Ivan Goll, Walter Hasenclever; Lucian Blaga, Alfred Moşoiu, Al. A. Philippide, Perpessicius. Kvazaŭ 25 transilvaniaj verkistoj publikis en ĝi: Bartalis János, Becski Irén, Berde Mária, Endre Károly, Fekete Tivadar, Olosz Lajos, Ormos Iván, Salamon László, Szentimrei Jenő, Tompa László, Nagy Dániel, Szántó György , Asztalos Sándor, Dienes László, Molter Károly. Tie aperis de Zoltán Fábry Emberirodalom.

  • Új Genius (januaro-februaro-marto 1925) same aperis sub redaktado de Zoltán Franyó. Ĝi donis pli grandan atenton al modernaj literaturaj tendencoj kaj al belarto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]