Genro (biologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri vivoscienca genro. Por aliaj signifoj vidu la artikolon ''Genro''.
La niveloj de la biologia klasiga sistemo.SpecioGenroFamilioOrdoKlasoFilumoRegnoDomanioVivo
La niveloj de la biologia klasiga sistemo.
Hierarkio de moderna biologia klasado enhavas 8 bazajn taksonomiajn rangojn.

Genro, aŭ speciaro, estas grado de la biologia klasado, kiu arigas similajn speciojn. Ĝi estas la unua vorto de la scienca nomo. Ekzemple, la du specioj Falco tinunculus kaj Falco peregrinus estas ambaŭ el la genro Falco.

Duvortaj nomoj

En dunoma nomsistemo de biologio, la nomo de vivuloj estas komponata de du partoj: la genra nomo (ĉiam un grandletero) kaj la specia nomo (ĉiam un malgrandletero). Ekzemplo estas Homo sapiens, (esperante "homo saĝa"), la nomo por la homa specio kiu estas parto de la genro Homo.

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-biologio