Genro (gramatiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ne konfuzu ĝin kun generi, verka ĝenrosekso
Vidu ankaŭ Socia genro kaj Genro (biologio)


Genrogramatika sekso estas kategorio precipe de substantivoj. Ĝi estas divido de substantivoj en klasoj, parte sed ne tute laŭ semantikaj kriterioj (sekso kaj viveco en la hindeŭropaj lingvoj). La adjektivoj, artikoloj, pronomoj, okaze eĉ verboj ktp. akordas kun la genro de la modifita substantivo, t.e. ili havas malsaman formon laŭ la genro.

En la prahindeŭropa lingvo, estis gramatikaj genroj ina, malina, kaj neŭtra. En la plimulto el modernaj lingvoj hindeŭropaj, la genroj aŭ kunfandiĝis al du iaj (ina kaj malina en la franca, hispana ktp; utra kaj neŭtra en la dana kaj sveda) aŭ tute malaperis (en la persa kaj angla). Sed kelkaj aliaj lingvoj konservas tri genrojn.

En multaj ne-eŭropaj lingvoj, ekzistas aliaj sistemoj de genro, pli ĝenerale nomata substantiva klaso viva/neviva.


La genroj en diversaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Hindeŭropaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Latinidaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La latina konservis la tri hindeŭropajn genrojn. En la hodiaŭaj latinidaj lingvoj la neŭtro kaj la maskulino ĝenerale kunfandiĝis. Restoj de la neŭtro ekzistas en kelkaj lingvoj:

Neŭtraj pronomoj kaj adjektivoj uziĝas, kiam ne estas rilato al substantivo, ekz-e en la hispana: lo bueno "la bona, la boneco" kontraŭe al el bueno "la bona, la (vir)bonulo, la bonaĵo" rilate al iu maskulino aŭ li-seksa persono, la buena "la bona, la bonulino, la bonaĵo" rilate al iu feminino aŭ ŝi-seksa persono. En la romanĉa sursilvana: igl ei bien "ĝi estas bona" senrilate, sed el ei buns "li estas bona", ella ei buna "ŝi estas bona".

En la rumana (ne en la arumana) la latinaj neŭtroj ĝenerale estiĝis ambaŭgenraj. Tio signifas, ke en la singularo ili kunfandiĝis kun la maskulinoj, sed en la pluralo kun la femininoj. En la itala ankaŭ ekzistas tiaj vortoj, sed malpli, do oni kutimas rigardi ilin esceptojn, ekz-e il ginocchio (m) "la genuo", plurale le ginocchia (f) "la genuoj".

En la romanĉa multaj estintaj neŭtroj formas la pluralon laŭregule per la sufikso -s, sed krome havas specialan kolektivan formon, kiu devenis de la pluralo kaj uziĝas kiel singularo: il meil "la pomo", pluralo ils meils "la pomoj", kolektiva formo la meila "la pomaro, la pomoj"; il fegl "la folio", ils fegls "la folioj", la feglia "la foliaro" (ekzemploj el la sursilvana dialekto). Malmultaj kazoj de tio troviĝas ankaŭ en aliaj romanaj lingvoj, ekz-e itale: il legno "la lignero", i legni "la ligneroj", la legna "la ligno". (El nuntempa rigardo tio ne havas ian interrilaton kun genroj, sed laŭdevene ĝi estas resto de la latina neŭtro.)

En kelkaj asturiaj dialektoj de la hispana ekzistas speciala neŭtro nomata neutro de materia (t. e. - memkompreneble - "neŭtro de materio"): pilu signifas "haro", kaj la neŭtra formo pelu signifas "hararo", ĉe la adjektivo: cebolla blanca "blanka cepo", sed cebolla blancu "blanka ceparo". La origino de tiu fenomeno estas neklara.

Inter la romanaj lingvoj ofte la genroj malsamas. Tiukaze oni kelkfoje parolas pri "falsaj amikoj". Ekz-e "la nazo" estas hispane la nariz (feminino), sed portugale kaj galege o nariz (maskulino), "la valo" estas hispane el valle (m), itale la valle (f).

Ĝermanaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En kelkaj ĝermanaj lingvoj estas la tendenco kunfandi maskulinon kaj femininon al genro nomita utro, kiu do opoziciiĝas nur al la neŭtro. Tute kunfandiĝis ili en la sveda (ne la gotlanda dialekto) kaj la dana (ne la bornholma dialekto). Do la substantivoj havas du genrojn. Tamen, la personaj pronomoj diferenciĝas laŭ sia natura sekso. En la dana ĉiu neŭtro anstataŭiĝas per la pronomo det, dum utra substantivo anstataŭiĝas per hun por ŝi-seksa persono, han por li-seksa persono kaj den por ne-persono.

En la norvega (nur bokmål) tendenco estas fari la saman kiel en la sveda kaj dana, kvankam ankoraŭ ekzistas vortoj, kiuj estas difinite maskulinaj aŭ difinite femininaj. En la nederlanda (ne la flama) kaj la platdiĉa la diferencigo inter feminino kaj maskulino ankaŭ preskaŭ foriĝis.

La angla kaj la afrikansa nur diferencigas laŭ la natura sekso, eĉ tio ne ĉe la substantivoj kaj iliaj konkordoj, nur ĉe la pronomoj, t. e., la situacio estas la sama kiel en Esperanto. Do la afrikansa sy samas al "ŝi", hy al "li" kaj dit al "ĝi".

En la frisa la situacio estas iom konfuza. En amringa kaj foeringa la feminino kaj la neŭtro vaste kunfandiĝis, dum en la okcidenta frisa (ne en la dialekto de Terschelling) kunfandiĝis la feminino kaj la maskulino.

La islanda, feroa, norvega (nynorsk), gotlanda, bornholma kaj altgermana lingvoj konservis la tri hindeŭropajn genrojn.

Slavaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En la slavaj lingvoj konserviĝis la tri genroj. La ununura escepto estas la moliseslava (kelkfoje rigardata kiel kroata dialekto) en la Moliseo en Italio, el kiu pro itala influo la neŭtro foriĝis.

Hindiranaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La sanskrita konservis la tri hindeŭropajn genrojn, kiujn nur malmultaj modernaj hind-ariaj lingvoj havas, ekz-e la marato kaj la guĝarato.

Multaj hind-ariaj lingvoj kiel la hindia, la urdua kaj la romaa, same la nuristanaj lingvoj kaj la iranaj lingvoj perdis la neŭtron.

Dum multaj iranaj lingvoj kiel la kurda kaj la paŝtua havas du genrojn, aliaj kiel la persa, la daria kaj la taĝika ne plu havas iajn genrajn distingojn.

Kelkaj hindariaj lingvoj anstataŭis la laŭtradiciajn genrojn per naturaj genroj. Tio validas por la bengala, la nepala kaj la sinhala. Do tie, ĉiu ŝi-persona substantivo estas feminino, ĉiu li-persona substantivo maskulino, kaj ĉiu ne-persona substantivo neŭtro.

Aliaj hindeŭropaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En la keltaj kaj baltaj lingvoj la neŭtro malaperis. Ankaŭ en la albana la neŭtro nekutimiĝis. La armena ne konservis iajn ajn genrojn. La greka konservis ĉiujn tri genrojn ĝis la nuntempo.

Esperanto kaj Esperantidoj[redakti | redakti fonton]

La substantivoj de Esperanto kaj Esperantidoj ne montras genrojn. Tamen la pronomoj havas seksrilatajn formojn. Oni diferencigas inter la ŝi-seksa (esperanta) ŝi / (Ido-lingva) elu, la li-seksa li / ilu kaj la ne-persona ĝi / olu. En Ido ankaŭ ekzistas la neŭtra formo lu, kiu uziĝas por ĉiuj tri. En la pluralo, Esperanto konas nur la formon ili, dum Ido analoge al la singularo konas eli, ili kaj oli, kun mallonga formo li por ĉiuj tri. Problemo estiĝas en Esperanto parolante pri persona de nedifinita sekso. Propono estas diri ŝliri, dum kelkaj preferas simple uzi li aŭ eĉ ĝi. Kelkokaze eblas eviti tiujn vortojn per anstataŭe diri tiu. Tia problemo ne konatas en Ido, ĉar ekzistas la neŭtra formo lu.

Multe da Esperantaj vortoj havas sekse neŭtrajn radikojn, tiel oni ne bezonas postglui -IN-sufikson por inaj "gasto", "studento", "prezidanto", "esperantisto", "soldato", "arabo", "pastro", "anĝelo", "kato" ktp. Jen estas kelkaj ekzemploj de vortoj kun viraj kaj inaj radikoj, kie oni devas uzi -IN-formon por montri inan kontraŭparton (ekz. frato - fratino):

pronomo
Vira esprimo Senseksa esprimo Ina esprimo
Norma Esperanto li ŝi
Riismo ri
Iĉismo li ŝi
Geismo li geli ŝi
Ido il(u) lu el(u)
gepatroj
Vira esprimo Senseksa esprimo Ina esprimo
Norma Esperanto patro gener-into patrino
Ri-/Iĉismo patriĉo patro patrino
Geismo patro gepatro patrino
Ido patro genitoro matro
(ge)amikoj
Vira esprimo Senseksa esprimo Ina esprimo
Tradicia Esperanto amiko amikino
Lastatempa Esperanto amiko
Iĉismo amikiĉo amiko amikino
Ido amikulo amiko amikino
Komparo en Esperanta glosaro
Vira esprimo Senseksa esprimo
fraŭlo sol-ulo
knabo infano, jun-ulo
viro homo
edzo  (ge-edzo), edz-ig-into
filo  ido
frato  (ge-frato)
kuzo / (vir-kuzo) (ge-kuzo)
reĝo monarko
princo reĝ-ido
monaĥo (ge-monaĥo)
papo -
eŭnuko -
Sinjoro -
(koko) / vir-koko koko
boko  cervo, kapro
taŭro / (bovo) / vir-bovo bovo
Ina esprimo Senseksa esprimo
hetajro prostituito, mal-ĉast-isto
damo -
primadono -

Afrikaziaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj lingvoj, kiujn oni nomas afrikaziaj aŭ "hamido-semidaj" (do enhavante la semidajn lingvojn kiel la hebrea kaj la araba), konas distingon inter feminino kaj maskulino. Tio validas ankaŭ por la tiel nomataj "ĉado-hamitaj lingvoj" kiel la haŭsaa.

Aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Krome la genroj ekzistas sporade, ekz-e inter la dravidaj lingvoj.

Kategorioj kutime ne nomataj genroj[redakti | redakti fonton]

Inter la ne-hindeŭropaj lingvoj pli oftaj ol genroj estas aliaj substantivaj klasoj. Ekz-e en la bantuaj lingvoj ĉiu substantivo apartenas al iu el pluraj klasoj, nur parte rilate al sia signifo.

En pluraj lingvoj oni diferencigas inter animaj kaj neanimaj substantivoj. En la rusa ekz-e ĉe la maskulinoj kaj en la pluralo de ĉiuj tri genroj estas distingo inter "animaj" kaj "neanimaj" substantivoj.

En la monia papua lingvo ekzistas tri klasoj: la malina-neŭtra, la ina klaso kaj la klaso de parencesprimoj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]