Genta Urba Muzeo por Aktuala Arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Genta Urba Muzeo por Aktuala Arto (nl: Gentse Stedelijk Museum voor Actuele Kunst aŭ SMAK) fondiĝis en 1999. La origino de tiu ĉi muzeo en Gento estas en 1957 kiam Karel Geirlandt fondis la 'Asocion por la Muzeo de Nuntempa Arto'.

En 1975 Jan Hoet direktoriĝis de la 'Muzeo de Nuntempa Arto' en Gento. Kiam en 1999 tiu ĉi ekhavas propran konstruaĵon, ĝi ŝanĝiĝis al 'Stedelijk Museum voor Actuele Kunst' (Urba Muzeo por Aktuala Arto). Post kiam Jan Hoet ememitiĝis, Peter Doroshenko je la unua de decembro 2003 estriĝis. Lin oni post provperiodo maldungis. Tio kaŭzis tumulton. Artistoj kaj kuratoroj sub gvidado de Luc Tuymans timis por la estonteco kaj sendependeco de la muzeo. Peticion oni donis al la kulturskabeno Sas Van Rouveroij. La maldungon oni ne nuligis, sed jes ja kelkajn modifojn oni faris sine de la organiza strukturo de la muzeo.

La koleto de la SMAK sin fokusas al la eŭropa arto post 1950. Plej prominentaj artaĵoj estas la instalado Wirtschaftswerte de Joseph Beuys kaj Die Toilette de Ilya Kabakov kaj la pentraĵo Figure Sitting de Francis Bacon.

La plej famaj ekspozicioj datiĝas de la 'Hoet-epoko'. Nome per Chambres d'Amis (1986) - dum kiu artistoj adaptis privatajn loĝejojn - li surmapigis Genton kaj precipe sin mem. La ekspozicio ludis gravan rolon en la enoficigo de HOET kiel arta gvidanto de la germana ekspozicio Documenta 9 (1992).

Eksteraj ligiloj