Trolebusa transporto en Gento

El Vikipedio
(Alidirektita el Genta trolebuso)
Saltu al: navigado, serĉo
La Genta trolebuso ĉe la Korenmarkt

Gento inter alie danke al la belga vaflobakila politiko ekhavis trolebuson. Ĝi funkcias ekde la 25-a de marto 1989 je la 8,5km longa trajekto de Gentbrugge Meersemdries al Mariakerke Post. Ekde la jaro 1991 la trolebuso estas ekspluatata de la kompanio De Lijn. Iam oni planis plilongigi la linion 3, sed tio neniam estis realigita.

Pro longdaŭraj laboroj sur la stratoj la trolebusoj dum pli ol jaro ne plu veturis tra Gento. Je la 9a de aprilo 2004 la lasta trolebuso veturis kaj ne estis certa ĉu ĝi revenus. Ekde la 15-a de oktobro 2005 denove en Gento funkcias (la intertempe 16-jaraĝajn) trolebusojn. Tamen, komence de 2009 oni decidis ke, post 20 jaroj, la trolebuso malaperu de Gento. Oni planis laborojn je la Korenmarkt pro kiu iel ajn ne eblus uzi tiajn busojn dum longa tempo.

Laŭ oficialaj deklaroj oni anstataŭus la gentajn trolebusojn per hibridaj busoj, sed provizore tamen estas normalaj busoj tie. Nun. Ekzistas delonge plano krei tramon je la linio 3.

15 trolebusoj estas venditaj al la bulgara urbo Plovdiv. Trolebuson 7408 oni gardas en muzeo kaj n-ron 7411 estas aĉetita de privatulo, ankaŭ por muzeo.

Trolereto en Gento[redakti]

  • Linio 3: Mariakerke (Post) - Gentbrugge (Meersemdries)

Ekspluatanto: De Lijn

Eksteraj ligiloj[redakti]