Genterapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Genterapio per DNA-virusa vehiklo. Nova geno estas enigita en DNA-virusan vehiklon, kiu estas uzata por enĉeligi la modifitan DNA-n en homan ĉelon. Se la kuracado estas sukcesplena, la nova geno produktos funkciivan proteinon.

Genterapio estas forte disvolviva kuracad-formo koncerne terapiajn aplikadojn. Ĝi konsistas, per aro da teknikoj, el enigo de nukleacida ĉeno (transgeno, interfera RNA) en ĉelojn, celante produktigi aŭ inhibi produktadon de genproduktaĵo implikata en apero de patologio. Tiuj produktadaj ŝanĝoj ebligas malgravigi eĉ malaperigi malsanajn simptomojn. Enigo de eksterdevena materialo povas esti farata envitre, tiam oni poste retroinjektas la modifitajn ĉelojn en la cel-organismon, aŭ envive, tiam transinfekto estas farata rekte en la organismo. Enkonduki genan materialon en ĉelojn per vehiklo nomiĝas « transinfekto » dum DNA-enĉeligo per elektroporigado aŭ per kalcia ŝoko nomiĝas « transformo ».

Por enigi interesan genon, necesas disponi je biologia ŝipo, la biovehiklo. Tiu vehiklo povas esti diversspeca: balistika, liposoma aŭ virusa.

balistika vehiklo: Tute ne temas pri biologia strategio, pli ĝuste, temas pri mekanika strategio. Por enigi DNA, oni sin helpas per mikrogloboj sur kiujn oni kroĉas la enĉeligotan nukleacidan ĉenon. Speciala pafilo estas uzata por pafi la mikroglobojn kiuj transirante la ĉelmembranon, enigos en la ĉelon la heredan molekulon. Tiu transinfekta maniero ne permesas envivajn transinfektojn.

liposoma vehiklo: Tiu tekniko konsistas el uzado de grasaj mikrovezikoj (liposomoj) al kiu oni enhavigas la nukleacidan ĉenon. Kontaktante ĉelmembranon, la veziko kunfandiĝas kun ĝi kaj tiel enigas la nukleacidan molekulon. Tiu transinfekta maniero permesas envivajn transinfektojn sed sen akurata trafebleco.

virusa vehiklo: Tiukaze, oni helpas sin per uzado de viruso sen malsanig-kapablo. Oni uzas la naturan virusan kapablon enigi sian propran genan materialon en ĉelon kaj ĝin esprimigi per ĉela maŝinaro por enigi kaj ebligi la esprimadon de elektitaj nukleacidaj sinsekvoj. La replikiva kaj lizogena trajtoj de la uzataj virusoj estas forigitaj ĝenerale enŝovante la interesan genon aŭ genaron en parton de la virusa genomo gravan por subteni tiajn pluvivigajn funkciojn. Kelkaj virusoj havas hist-specifan tropismon. Tiu trajto ebligas celi la histon kiun oni deziras trafi, por ekzemple eviti transinfekti senkontrole ĉiujn ĉelojn trafitajn de la viruso. Tiuvidpunkte, virusa vehiklo pli bonas rilate envivan transinfekton pro tiu traf-kapablo. Tamen, tiaj vehikloj prezentas malavantaĝon kiel imunoreago-provokon kiu povas esti eĉ mortodona.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]