Gento (urbo)
Mapo de la municipoj en la provinco Orienta Flandrio |
---|
La blazono |
Bazaj informoj |
urbestro: Mathias De Clercq |
provinco: Orienta Flandrio |
geografia situo: 51°03’N; 3°43’E Mapo |
areo: 156,18 km² |
loĝdenso: 1472 loĝantoj/km² |
horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
poŝtkodo: 9000 |
Kelkaj ciferoj (2004) |
loĝantoj: 229.898 (2004-07-01) |
turkoj: 4.844 nederlandanoj: 4.844 marokanoj: 1.019 francoj: 835 hispanoj: 428 bulgaroj: 389 |
Gento (nederlande: Gent [Ĥent]) estas la ĉefurbo de la flandra provinco Orienta Flandrio en Belgio. La urbo havas preskaŭ 230 000 loĝantojn. Ĝi situas ĉe la kunfluiĝo de la riveroj Skeldo kaj Liso. Oni ankaŭ foje ĝin nomas "De fiere stede" - la fiera urbo. En 2005 la urbo estis nomita "La plej agrabletosa urbo de Flandrio" de Toerisme Vlaanderen & Brussel. La sankta patrono de Gento estas Sankta Bavo kaj ĝiaj loĝantoj ricevis la kromnomon "stroppendragers" - portantoj de pendŝnuro.
Aliĝintaj komunumoj
Ekde 1977 la komunumoj Afsnee, Desteldonk, Drongen, Gentbrugge, Ledeberg, Mariakerke, Mendonk, Oostakker, Sint-Amandsberg, Sint-Denijs-Westrem, Sint-Kruis-Winkel, Wondelgem kaj Zwijnaarde apartenas al Gento, la ĉefa komunumo kaj ĉefurbo de la provinco.
Gento ekde 1977 (246.171 loĝantoj) perdis multajn loĝantojn al la pli trankvilaj kaj multnaturaj randaj municipoj. Pro la alveno de eksterlandaj enmigrintoj kaj la sukcesa urba renovigo la nombro de loĝantoj denove kreskas ekde 1999.
Historio
Jam dum la gaŭla (au kelta) erao ekzistis pluraj kernoj de loĝantoj en la regiono. La nomo 'Gent' devenus de la kelta nomo por akvo Gond => ĝermane Gand kaj latine Gandavum. La riveroj fluis kaj volviĝis en regiono kie multaj grundoj regule estis subakviĝintaj. Ne estis do tre ideala por agrikulturo, sed pli taŭga por ŝafbredado. Gent dum jarcentoj estis la plej grava urbo de la Nederlandoj por drapo (farita de lano), lino kaj kotono. Gent jam dum la sepa jarcento havis du grandajn abatejojn (Sankta Bavo 625-650 kaj Sankta Petro, post 650); kiuj helpis formi la urbon.
En la jaroj 851-852 kaj denove inter 879 kaj 883 la Vikingoj detruis la urbon kaj dum longa periodo sin establis ĉe la Skeldo (proksime de la nuna Duivelsteen - diabla ŝtondomo, Sankta Bavo, Biezekapelstrato).
Ekde la jaro 1000 Gento dum centoj da jaroj estis la plej granda urbo de la Nederlandoj (ĝis proksimume 1550). Gento eĉ estis pli granda ol Londono aŭ Kolonjo. Ekster Italio nur Parizo estis pli granda. Reĝo Karlo iam pri Gent diris "Je mettrai Paris dans mon Gant" (Mi metus Parizon en mian ganton/genton). En la 13a jarcento la urbo havis ĉirkaŭ ses mil loĝantojn.
En la jaro 1178 Gento ricevis la honortitolon "urbo".
Gent ĉiam estis ribela urbo. La loĝantoj batalis dum jarcentoj kontraŭ la monarkoj por sekurigi siajn privilegiojn aŭ liberecon. En la deksesa jarcento Gento ludis gravan rolon en la ekflorado de la Kalvinismo. Inter 1577 kaj 1584 en Gento estis establita Genta Kalvinista Respubliko. Tiam ankaŭ la unua genta (teologia) universitato estis fondita (en 'het Pand', hodiaŭ renovigita kaj posedata de la genta universitato). Post 1584 multaj Kalvinistoj elmigris al Nederlando.
Gento fartis bone dum la franca kaj nederlanda epoko (kun i.a. la konstruo de la kanalo Gento-Terneuzen) ĉar kun sia tekstila industrio ĝi povis servi grandajn merkatojn. Post 1830 granda parto de la enloĝantaro restis fidelaj al la familio Oranje, kvankam la plejmulto de la oranjeistoj preferis paroli la francan. Post 1848 la oranjeistoj kunfandiĝis kun la Liberala Partio.
Gento ankaŭ estas la urbo en kiu la unuaj modernaj sindikatoj de Belgio vidis la lumon, kaj kie ekestis la belga socialisma movado. Edward Anseele, la gvidanto de la gentaj socialistoj, tamen unue estos elektita en Lieĝo kiel parlamentanon.
Internacia ekspozicio
En 1913 en Gento estis organizita internacia ekspozicio. La ekspozicio mem estis organizita en speciale por tiu celo konstruita konstruaĵaro je la placo Maria-Henriko, kiu poste iĝis la ĉefa Stacidomo de Gent-Sint-Pieters.
Instru-urbo
Gento estas la plej grava instru-urbo de Belgio kun inter alie la Genta Universitato (26.000 gestudentoj), la genta altlernejo (15.000), la altlernejo Artevelde (7000), la altlernejo Scienco kaj Arto, la katolika altlernejo 'Sint-Lieven' (5.000) Entute en Gento studas pli ol 50.000 gestudentoj en la altinstruado. Tio igas la urbon unika gestudenta urbo. La universitata malsanulejo plenumas gravan funkcion en la regiono. Eĉ el la nederlanda provinco Zelanda Flandrio (nl: Zeeuws-Vlaanderen) homoj ĝin vizitas, ĉar ĝi estas pli proksima ol la akademia malsanulejo de Roterdamo. Pluraj famaj politikistoj, inter ili la ĉefministro de Belgio, studis en la mezgrada lernejo Reĝa Ateneo Voskenslaan.
Turismo
Vidindaĵoj
Gent precipe allogas turistojn pro sia historia (mezepoka) urbocentro kun inter alie la jenaj vidindaĵoj:
- la katedralo de Sankta Bavo
- la Gravensteen
- la Belfrido
- la urbodomo
- la preĝejo de Sankta Jakobo
- la preĝejo de Sankta Mikaelo
- la ponto de Sankta Mikaelo kun mirinda vido de la tri turoj
- la abatejo de Sankta Petro
- la abatejo de Sankta Bavo
- la Genta Opero
- la Vrijdagmarkt kun la statuo de Jakobo van Artevelde
- Geeraard de Duivelsteen, konstruaĵo el 1245
- La Dulle Griet aŭ granda kanono
- La mezepoka kvartalo Patershol
- la Caermersklooster, iama monaĥejo kiu nun estas uzata kiel ekspoziciejo
- La Groot Vleeshuis
- La Raboto
- La Graslei
- La Korenlei
- La iama Poŝtkonstruaĵo je la Korenmarkt
- La Oude Vismijn [malnova fiŝvendejo], je la Veerleplein [Veerleplaco], konstraŭe de la Gravensteen
La tri turoj de Gento
- la Belfrido
- la katedralo de Sankta Bavo (originale la preĝejo de Sankta Johano) kun la mondfama retablo 'Het Lam Gods', pri kiu informas la artikolo Genta altaro.
- la preĝejo de Sankta Nikolao
Ĉar tiuj turoj estas tiom specifaj por la bildo de la urbo, Henry Van de Velde dum la tridekaj jaroj planis la "Boekentoren" - la turon de libroj- kiel biblioteko por la Genta Universitato.
Muzeoj
- la SMAK
- la Muzeo de belaj artoj
- la Dezajn-muzeo
- la muzeo por industria arkeologio kaj tekstilo (MIAT)
- la muzeo Guislain
- La domo de Alijn
- De wereld van Kina: la domo
- De wereld van Kina: la ĝardeno
Trafiko
Granda parto de la historia urbocentro de Gento estas senaŭta. La unuaj stratoj, en kiuj malpermesiĝis aŭta trafiko, en 1976 estis la strato Donkersteeg kaj en 1982 la strato Langemunt.[1] Sekve iom post iom pligrandiĝis la senaŭtaj areoj, aparte per urbotrafika plano de 1996.[2] Laŭ la realigo de tiu plano la aŭta trafiko per signaro estas direktigita al subteraj aŭtoparkejoj. La tersurfacaj parklokoj iom post iom Seit malkonstruatas.
La urbo situas ĉe la kruciĝo de la aŭtovojoj E40 kaj E17, kaj tiel rekte ligiĝas al la aliaj centra urboj de la flandria urbara regiono, nome Bruselo, Bruĝo, Antverpeno kaj Kortrijk. Ĉirkaŭ la urbo, du aŭtovojaj ringoj, nomataj R40 kaj R4, direktigas la trafikon.
Publika transporto
La Stacidomo de Gent-Sint-Pieters estas la plej granda de Flandrio kaj la dua plej granda de tuta Belgio, post Bruselo Suda. Cetere estas en Gento la stacidomoj Dampoort, Wondelgem kaj Gentbrugge.
En Gento veturas krom busoj kaj tramoj ankaŭ trolebuso. Tio estas unikaĵo en Belgio. Ekde kelkaj jaroj dum semajnfino en Gento veturas tute senpagaj noktaj busoj!
En 2004 ekis 'Cambio' en la urbo, servo de organizita kunveturado.
Eventoj
Ĉiujare revenantaj eventoj
- la Gentaj Festoj - meze de julio
- I Love Techno
- la Festivalo de Flandrio
- la Internacia Filmfestivalo
- la City Parade
- la festoj de Patershol (nl:Patersholfeesten) - meze de aŭgusto
- la Beginejaj Festoj (nl:Begijnhoffeesten) - fine de aŭgusto
Evento kiu estas reorganizita ĉiun kvinan jaron
Naturo kaj parkoj
Meze de Gento troviĝas la urba natura rezervejo Bourgoyen-Ossemeersen. Estas sufiĉe unika havi tian rezervejon tiom proksime de urbocentro. Tio estas dank'al al la eco de la rezervejo: temas pri marĉoj kie malfacilas konstrui domojn kaj vojojn.
Alia unikaĵo en Gento estas la Blaarmeersen. Tiu parko, kiu limas al Bourgoyen, havas inter alia grandan lagon kun strando, ludiloj por infanoj kaj trinkejo. Eĉ estas tie kvarstela kampadejo.
Proksime de la stacidomo de Gento Sankta Petro situas la citadela parko. En ĝi inter alie troviĝas kongresejo/ekspoziciejo kaj la mondfama muzeo de moderna arto SMAK (nl:'Stedelijk Museum voor Moderne Kunst').
Riveroj en Gento
En la 10-a jarcento Gento estis konektita pere de la Honte (la nuna Westerschelde, "okcidenta Skeldo", riverdelto), tiam ankaŭ nomita la Heidezee. En la 12-a kaj 13-a jarcentoj pro sablopleniĝo Gento ekmalhavis konekton kun la Honte. Jes ja oni kreis akvovojojn aŭ ilin plibonigis. Unu el tiuj estas la Schipgracht (nur poste, en la 15-a jarcento oni ĝin eknomas Burgervaartstroom). La Schipgracht konektis Gent kaj Ertvelde kun Meulenstede, Langerbrugge, Kerkbrugge, Wippelgem kaj Kluizen.
En 1547 oni fosis la kanalon Sassevaart por rehavi konekton kun la Honte. Tiu ĉi sablopleniĝis kaj poste en 1823 reelfosiĝis kaj plilogigita. Tio iĝis la nuna Kanalo de Gento al Terneuzen.
Ceteraj akvofluoj en Gento
Bibliotekoj
Gento havas plurajn bibliotekojn. La ĉefa biblioteko troviĝas je la placo Woodrow Wilson (Gento Suda). Ekzistas aparta sekcio por junuloj. La biblioteko bonege uzas la eblecojn de interreto. Eblas konsulti tre ampleksan katalogon, mendi librojn en la reto, plilongigi luadon, informiĝi pri adresoj kaj horoj de malfermo ktp.
En la biblioteko ankaŭ haveblas libroj en Esperanto, sed ne multaj.
Kelkaj ciferoj
Kolekto de libroj (2003)
- porplenkreskulaj ĉe la ĉefa biblioteko: 304.543
- porinfanaj ĉe la ĉefa biblioteko: 51.856
- porplenkreskulaj ĉe la ĉefa biblioteko + filioj: 488.927
- porinfanaj ĉe la ĉefa biblioteko + filioj: 202.955
Pruntadoj kaj konsultadoj (2003)
- ĉefa biblioteko: 1.945.055
- ĉefa biblioteko + filioj: 2.649.584
Filioj
- Brugse Poort
- Drongen-Baarle
- Drongen-Centrum
- Gentbrugge
- Ledeberg
- Mariakerke
- Oostakker
- Sint-Amandsberg
- Sint-Denijs - Westrem
- Van Beverenplein
- Watersportbaan
- Westveld - Oude Bareel
- Wondelgem
- Zwijnaarde
Naĝejoj
Gento havas kvar endomajn naĝejojn proksime de la urbocentro. Tamen ne ĉiam estas facile naĝi tie. Ekzistas diversaj horaroj por certaj celgrupoj (gravedaj virinoj, konkurad-naĝado ktp) kaj la naĝejoj ofte dum horo aŭ pli dumtage estas fermitaj. La kaso fermiĝas duonhoron antaŭ la fermohoron, necesas do alveni frue.
La Gentaj naĝejoj estas higienaj, sed precipe eksterlandaj vizitantoj plendas pro la multeco de kloro en la akvo kaj pro la enirprezo: vi pagos minimume po €2,5 por unu naĝsesio. Por €25 eblas aĉeti karton por 12 fojoj.
Kelkaj naĝejoj enhavas saŭnon, saltotabulojn, trinkejon, komputilajn ludojn aŭ glitejon.
- Naĝejo Rooigem (Gento - norda)
- Naĝejo Rozebroeken (Sint-Amandsberg)
- Naĝejo Strop (Gento - suda)
- Naĝejo Van Eyck (Gent - centro)
- Subĉiela naĝejo Neptunus (Wondelgem)
Konataj Gentanoj
- Edward Anseele, pioniro de la laborista movado kaj unu el la fondintoj de la socialista partio.
- Leo Baekeland, eltrovinto de bakelito kaj de la Velox-fotopapero
- Koen Crucke, aŭtoro, aktoro, politikisto kaj kantisto (devenas de Drongen)
- Johan Daisne (Herman Thiery), verkisto
- Pierre De Geyter komponisto de la muziko de La Internacio
- Jozefo Guislain, kuracisto, unu el la fondintoj de psikiatrio en Eŭropo
- Victor Horta, arkitekto
- Karlo V, imperiestro
- Helmut Lotti, kantisto
- Armand Pien, veterprognozisto
- Jakobo van Artevelde, popola gvidanto
- Karel Van de Woestijne, verkisto
- Bram Vermeulen, kantisto, pentristo, kabaretisto kaj verkisto de kantoj (devenas de Mariakerke)
- Freya Van den Bossche, federacia ministro pri laboro
- Guy Verhofstadt, ĉefministro de Belgio (devenas de Mariakerke)
- Nikolao Biezo, poeto, filozofo, privata kuracisto de Maksimiliano la 2-a
Esperanto-Movado
Estas 2 gastigantoj de Pasporta Servo tie.
Esperantistoj el Gento
- Greta Van Lierde
- Gustave Vermandere
Urbopartnerecoj
Gento havas ĝemelecojn kun jenaj urboj:
- Nottingham en Britio
- Talino en Estonio
- Saint-Raphaël en Francio
- Melle en Germanio
- Wiesbaden en Germanio
- Mohamedio en Maroko
Vidu ankaŭ
- Reĝa Ateneo Voskenslaan
- Esperanto Gento la Esperantoklubo de Gent
Eksteraj ligiloj
- oficiala retpaĝo de la urbo Gento
- La Genta biblioteko en la reto
- ligoj al la urbo Gent ĉe pagina.nl
- 'La Progreso', Esperanto asocio
Referencoj
|