Geobios

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geobios
scienca gazeto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldonejo Elsevier
vdr

Geobios estas akademia (scienca) gazeto publikita ĉiun duan monaton fare de la nederlanda eldonejo Elsevier. Geobios estas internacia gazeto pri paleontologio, fokuse al areoj de paleobiologio, paleoekologio, paleobiogeografio, stratigrafio kaj biogeokemio.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Artikoloj estas publikitaj en angla, franca, hispana kaj germana. Aldone al la lingvo de la artikolo, oni publikigas resumojn kaj ŝlosilajn vortojn en franca kaj angla. Kvankam dediĉita al ĝenerala paleontologio, oni kovras ankaŭ rilatajn temojn kiaj paleobiologio, stratigrafio, biostratigrafio, paleogeografio kaj paleoekologio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Geobios estis unuafoje publikita en 1968. En 2000 ĝi iĝis la oficiala publikaĵo de la Eŭropa Asocio de Paleontologio. Ekde 2001 tiu gazeto estis publikigita de Elsevier.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]