GeoCities
El Vikipedio
(Alidirektita el Geocities)
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 22 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| GeoCities | |
|---|---|
| URL | http://geocities.com/ |
| Tipo de paĝo | retejgastiga servo |
| Proprietulo | Yahoo! |
| Kreita de | ? |
| Lanĉita | 1994 |
| Aktuala statuso | fermita |
GeoCities estis retejgastiga servo.
Ekde la jaro 1999 ĝi apartenis al "Yahoo!".
En la jaro 2009 "Yahoo!" malebligis kreadon de novaj kontoj en la senpaga servo, kaj anoncis, ke ĝi fermos la servon je la 26-a de oktobro, 2009.
GeoCities enhavis multajn malnovajn TTT-ejojn, iuj el kiuj estis jam delonge forlasitaj de iliaj estroj. Iuj el tiuj TTT-ejoj estis plu utilaj pro sia enhavo, aliaj estis interesaj pro sia malnoveco.
Tiam Internet Archive kreis specialan paĝon, kie oni povis peti (de la arĥivo, ne de "Yahoo!") konservon de apartaj TTT-ejoj de GeoCities — "GeoCities Special Collection 2009".

