Geografia Muzeo Tiszazug

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diversaj ceramikaĵoj en Tiszazug Geografia Muzeo.

Geografia Muzeo de Tiszazug (hungare Tiszazugi Földrajzi Múzeum) ) estas malgranda muzeo en urbo Tiszaföldvár, proksime al la ĉefplaco.

Tiszazug estas hungare nomo de regiono preskaŭ tute ĉirkaŭita de enfluantaj riveroj Körös kaj Tiso. Dum la historio rivero Tiso puŝis borden ŝtonigitajn ostojn de mamuto kaj aliaj bestoj. Ili estas prezentitaj kune kun kelke da nunaj birdoj remburitaj. Sekvas riĉa kolekto de ceramikaĵoj farintaj en la regiono. Fine estas videblaj iloj faritaj el ligno. Sur la muroj estas malnovaj fotoj.

Apud la muzeo estas malnova domo, kie konsilis stabo de la hungara armeo en printempo de 1849.

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.