Geografia informsistemo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Laboro en Quantum GIS

Geografia informa sistemo (angle Geographic information system), mallonge GIS estas je komputiloj bazita informa sistemo por kolektado, analizado kaj vizualiĝado de datumoj, kiuj havas spacan rilaton al surfaco de tero. Datumoj, kun kiuj GIS laboras, estas difinitaj per geometrio, topologio, atributo kaj dinamiko.

Enhavo

[redakti] Partoj de GIS

GIS konsistas el jenaj partoj:

  • Aparataroj (aŭ hardvaro)
  • Softvaro (programoj, regaj datenoj)
  • Datumoj - ofte plej grava kaj plej multekosta parto
  • Uzantoj
  • Metodoj de laboro kaj organizado de GIS

[redakti] 5 etapoj de evoluo de GIS

En fino 60-aj jaroj de 20-a jarcento evoluis kanada registaro unuan geografian informsistemon CGIS (Canada Geographical Information System). En jaro 1969 fondis Jack Dangermond usonan kompanion ESRI.

En tiu ĉi tempo estis evoluitaj unuaj personaj komputiloj, kio gvidis al tio, ke uzantoj povis labori kun GIS hejme.

  • 1982 - ĝis fino 80-aj jaroj de 20-a jarcento

En tiu ĉi tempo oni ĉefe plibonigadis datumbazojn, ĉefe rilato inter datumbazoj kaj grafiko.

Aperas pli kaj pli novaj programoj por laboro kun GIS, kiujn povas uzantoj ŝanĝi laŭ iliaj bezonoj. En nordamerikaj kaj okcidenteŭropaj landoj oni precizigas kolektadon, analizadon de datumoj kaj kreadon de datumbazoj.

  • Nuntempo

En jaro 2007 aperis direktivo de Eŭropa Komisiono INSPIRE (INfrastructure for SPatial InfoRmation in Europe), kies celo estas krei eŭropan leĝdonan kardon, kiu estas bezonata por konstruado de eŭropa infrastrukturo de spacaj informoj.

[redakti] Datumaj modeloj en GIS

Ekzemplo de simpla vektora mapo kun bazaj topologiaj elementoj - Punktoj por putoj, rektoj por riveroj kaj plurlatero por lago

Por reprezento de spacaj datumoj estas plej ofte uzataj vektora kaj rastruma modeloj. Geobjektoj, kiuj priskribas saman temon, estas en projektoj ofte en unu tavolo. Tio signifas, ke uzantoj laboras laŭ bezono samtempe kun pliaj tematikaj tavoloj (ekz. tavolo de riveroj, lagoj, ŝoseoj, trajnaj haltejoj ks.).

[redakti] Aplikado de GIS

GIS povas esti uzita en multaj fakoj:

kaj multaj aliaj fakoj...

[redakti] Softvaro por GIS

Ekzistas programoj kun malfermita kodo (plej konataj estas GRASS GIS, Quantum GISSAGA GIS) kaj programoj komercaj (ekzemple ArcGIS de Esri).

[redakti] Ligiloj

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

[redakti] Bibliografio

  • RNDr. Aleš Ruda Ph.D. (2010). Úvod do studia geografických informačních systémů. Mendelova univerzita v Brně. ISBN 978-80-7375-427-3.
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj