Geografio de Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Armenio.

La geografio de Armenio estas tre diversa sed regas la montaraj regionoj, kies reprezentanto la monto Ararato estas la nacia simbolo, kvankam nuntempe apartenas al la turka teritorio. Ĝi estas lando sen marelirejo situanta en Malgranda Azio, inter la maroj Nigra kaj Kaspia. Ĝi havas limojn norde kaj oriente kun Kartvelio kaj Azerbajĝano, kaj sude kaj okcidente kun Irano kaj Turkio.

Satelita bildo de Armenio, en majo 2003 (foto NASA, Usono).

La armena teritorio estas ĉefe montara, kun mallongaj riveroj kaj malmultaj arbaroj. La klimato estas kontinenta: varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Neniu punkto de la lando estas sub 400 metroj super la marnivelo. La monto Ararato, armena simbolo, estas la plej alta monto de la regiono kaj ekde 1918 troviĝas en turka teritorio. La nuna plej alta pinto de la lando estas la monto Aragaco.

Armenio estas lokita en la koro de areo, kiu spertas alte sisman aktivecon. La regiono estas ja sub premo, forta kaj konstanta, de la Araba Duoninsulo, tektona plato iam disigita el la afrika kontinento, kiu plu "puŝas" al ĉe la nordoriento, koliziante kun la eŭrazia plato. La lasta granda tertremo kaŭzis inter dudek kvin kaj tridek mil mortintojn je la 7-a de decembro 1988, detruante la urbojn Spitak kaj Leninakan, nun renomita Gyumri.

La poluado rezulte de la toksaj kemiaĵoj, kia DDT, malfavoras la riĉigadon de la armena grundo, kiu estas malbonkvalita. Pro komunikadblokado de Turkio okaze de la konflikto kun Azerbajĝano, rezultis procezo de senarbarigado.

Armenio intencas solvi siajn naturmediajn problemojn. Estis kreata la Ministerio por la Naturprotektado, samtempe estis kreataj impostoj pro la poluado de la aero kaj akvo, kaj ankaŭ pro la verŝado de solidaj toksiaj restaĵoj, kies kolekto estas uzata por naturmediaj projektoj kaj naturmedia rekuperado. La armena registaro intencas fermi la solan nuklea-energian bazon de la lando, kiu datiĝas el la soveta epoko, kiam estos atingata la uzado de aliaj alternativaj energifontoj.

La geografiaj koordinatoj de la lando estas la jenaj: 40° 00′ N 45° 00′ O / 40.000 °N, 45.000 °O / 40.000; 45.000 (mapo).

Flaŭro kaj faŭno

Bruna siria urso (Ursus arctos syriacus).

La teritorio de la Armena Respubliko estas riĉa je multnombraj endemiaj specioj. Ĉe la valo Arakso troviĝas halofitaj plantoj. Ekde altaĵo je 1400 m estas komunaj la artemizioj. En la montara areo kreskas multaj dornaj arbustoj kaj aliaj plantoj. En la alta montaro troviĝas la kserofitoj. Ĉirkaŭ la jaroj 1900 la arboj kaj arbustoj kovris proksimume 25 % de la areo, en 1964 ĉ. 15 % kaj en 2005 nur inter 8 kaj 10 %.

armena roka lacerto.

En Sangesur, en la suda parto de la lando, la limoj de la arbaro atingas 2400 alte. Inter la bestaro abundas la reptilioj, inter ili la armena roka lacerto kaj kelkaj venenaj serpentoj. Ankaŭ araneoidoj, kiaj la skorpioj. Ĉe la humidaj valoj vivas la sovaĝaj porkoj, ŝakaloj, cervoj, musteloj kaj agloj; sur la stepoj vivas montaraj ronĝuloj; kaj en la arbaroj siriaj brunaj ursoj, sovaĝaj katoj kaj lupoj. En la protektata areo Chosrow ankoraŭ troveblas linkoj kaj kelkaj kaŭkaziaj leopardoj.


La latinlingva vorto por abrikoto, venas de la armena. La abrikoto havas grandan famon kaj apartenas al la naciaj simboloj de Armenio, reprezentata de la koloro de la malsupera strio en la flago.

Ĉirkaŭo

Armenio situas en Transkaŭkazio, la regiono de la sudoriento de Rusio, inter la Nigra Maro kaj la Kaspia Maro. La moderna Armenio okupas parton de la historia Armenio, kies centro estis en la valo de la rivero Arakso kaj la regiono ĉirkaŭ la Lago Van en Turkio.

Landlimoj

La enlandaj limoj de Armenio entute longas 1254 km-n:

  • Landlimo inter Armenio kaj Turkio 268 km
  • Landlimo inter Armenio kaj Kartvelio 164 km;
  • Landlimo inter Armenio kaj Azerbajĝano 787 km, inkluzive de 221 km kun la azera enklavo Naĥiĉevano ;
  • Landlimo inter Armenio kaj Irano 35 km.

Enklavoj kaj eksklavoj

Armenio havas kvin etajn azerajn enklavojn: Barĥudarlo, Karkio, Juĥari-Askiparo, kaj Tatli. Ekzistas armena eksklavo en la azera teritorio Arcvaŝeno.